Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

IJS 2015 – vere junulara kaj bone organizita aranĝo en Hungario

Jam la 26an fojon okazos IJS (Internacia Junulara Semajno) en Hungario, ĉi-foje en proksimo de la aŭstra landlimo. La tutsemajna evento komenciĝos tuj post la IJK, la 10an de aŭgusto – do inter la du renkontiĝoj karavana kunveturo helpos la partoprenantojn.

La kunveno estas unika eblo por lernantoj kaj studentoj, kiuj volas malmultekoste sed internacie somerumi… Speciala studenta rabato, bunta programo, aliĝintoj el pli ol 10 diversaj landoj, interesaj ekskursoj (1 tuttaga + 1 duontaga, pluraj elektebloj), danciga koncerto, karaokejo, diskejo, filmoj kun Eo-subteksto, piedpilka ludado kontraŭ la loka teamo… Plie, la programo ankaŭ enhavas nekutimajn erojn, kiel ekz. la kazino aŭ la “nokta universitato” (interesaj, partoprenigaj “prelegoj” pri diversaj temoj). Ankaŭ novuloj ricevas specialan prizorgon: per komencanta kurso kaj novula programo ni certigas, ke ili rapide “malnovuliĝu”. 😉

Ni esperas, ke laŭ jena mallonga resumo vi ekhavis emon aliĝi (se vi ankoraŭ ne faris tion) – tiukaze kaj por pliaj detaloj vizitu nian retejon. Vi ankaŭ povas sekvi nin ĉe Facebook aŭ twitter.

verkis:Sarolta Bagó