Partoprenu en filmeto de TEJO por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2026!

TEJO festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo! La 21-an de februaro estas speciala tago dediĉita al lingvoj, dialektoj, kaj kulturaj heredaĵoj, kiuj estas la fundamento de niaj identecoj. Por festi tiun ĉi tagon, ni intencas krei inspiran kaj diversan filmeton, kaj ni volas, ke vi estu parto de ĉi tiu ĝoja okazo!

Temo por videoj: Proverboj kaj ilia signifo

Diru proverbon el via denaska lingvo kaj klarigu ĝian signifon en Esperanto. Disvastigu saĝajn vortojn kaj sciojn en la komunumo. 

Kiel partopreni?

  • Elektu unu proverbon, ĝi povas esti via preferata, plej taŭga por komenti pri la nunaj okazaĵoj, aŭ malpli vaste konata. 
  • Registru mallongan filmeton horizontale: diru la proverbon en via gepatra lingvo, klarigu ĝin en Esperanto. 
  • Sendu la videon kaj mallongan priskribon al ni. En la priskribo devus esti skribita la lingvo kiun vi elektis, proverbo en via gepatra lingvo kaj traduko de la proverbo al Esperanto. Sendu la informon kaj la videon al ni per [Google Drive, WeTransfer, ktp.] pere de ĉi tiu formularo aŭ skribu al ni ĉe oficejo@tejo.org.

La limdato por sendi viajn videojn estas la 17-a de februaro 2026. Ni antaŭĝojas pri via partopreno kaj la kreado de speciala filmeto por festi kune la gepatrajn lingvojn!

Dankon pro via entuziasmo kaj partopreno en tiu ĉi ĝoja festo de nia lingva heredaĵo!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top