Home > Attività > (Esperanto) Subvencioj > Diversaj subvencioj por junuloj el Esperanto-asocioj tra la mondo

Tiu ĉi paĝo celas listigi diversspecajn subvenciojn, stipendiojn kaj konkursojn, kiujn ofertas Esperanto-asocioj el la tuta mondo. Kelkaj el ili celas nur junulojn, aliaj la tutan membraron. Rimarku tiurilate ke ĉiu oportuno funkcias laŭ malsamaj reguloj, por malsamaj celgrupoj, kaj estas subtenata finance de la koncerna asocio, sen ajna engaĝiĝo aŭ financado flanke de TEJO.

Informoj pri subvencioj el TEJO troviĝas ĉi tie, sed vi eble ankaŭ povus interesiĝi pri la konkursoj “Partoprenu IJK” kaj “Partoprenu KS“.

Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF)

La Aŭstra Esperanto-Federacio ofertas 10 membriĝon al TEJO al aŭstraj junuloj. Plie, ĝi ankaŭ disponebligas tri stipendiojn por partopreni la Someran Esperanto-Studadon, SES, en Slovakio. Pli da detaloj pri la kondiĉoj troveblas ĉe la oficiala afiŝo de AEF de januaro 2019.

Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO)

La Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) ofertas tri specojn de subvencioj al siaj junuloj:

  • BEJO-ataŝeo: BEJO-ataŝeo estas konkurso de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) por vojaĝigi brazilan junulon por paroli pri Brazilo, BEJO kaj Esperanto, kun la celo pliriĉigi kulture la partoprenantojn de la projekto, kaj plifortigi la ligon inter BEJO kaj aliaj junularaj organizoj. Ĝi okazas ĉiun tri jaron.
  • Partopreno en BEJK kaj BKE: diversnivela financa subteno por partopreni en niaj landaj kongresoj (BEJK – Brazila Esperantista Junulara Kongreso kaj BKE – Brazila Kongreso de Esperanto)
  • Studu en Poznano: subvencio por ebligi la partoprenon de brazilaj junuloj en la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Pollando.

Se vi deziras ekscii pli pri la subvencioj, libere kontaktu BEJO ĉe bejo@esperanto.org.br!

Esperanto-Asocio de Britio (EAB)

La Esperanto-Asocio de Britio ofertas diversspecajn stipendiojn al britaj junuloj, kiel por partopreni la unuan aranĝon (kio utilas ĉefe se vi estas ekster la oficiala aĝlimo de NoJEF) aŭ ekzameniĝi pri Esperanto. Informiĝu kaj malkovru ĉiujn eblojn en la oficiala retejo de la asocio kaj en ĝia novaĵsekcio.

Germana Esperanto-Junularo (GEJ)

GEJ ofertas subvenciojn al siaj membroj por kovri parton de vojaĝkostoj al junularaj aranĝoj ekster Germanio. Pli da informoj en la germana ĉe Fahrtkostenzuschüsse für Auslandstreffen.

Ankaŭ legu pri la interŝanĝprogramo inter GEJ, IEJ kaj PEJ ĉe Interŝanĝprogramoj inter eŭropuniaj landoj.

Itala Esperantista Junularo (IEJ)

IEJ ofertas, en partnerado kun IIE (Istituto Italiano di Esperanto), stipendiojn por freŝaj lernantoj de Esperanto kiuj membras en IEJ kaj planas partopreni la Internacian Junularan Festivalon. Pli da informoj en la itala ĉe la plej aktuala eventpaĝo de IJF (Concorso IIE-IEJ).

IEJ ankaŭ kreis por eksterlandanoj la IJFonduson, kiu estas “fundo starigita por promocii kaj kuraĝigi partoprenon en la Festivalo de junaj Esperantistoj de landoj pli for de Italio aŭ konsiderita malavantaĝita de ekonomia vidpunkto”.

Ankaŭ legu pri la interŝanĝprogramo inter GEJ, IEJ kaj PEJ ĉe Interŝanĝprogramoj inter eŭropuniaj landoj.

Norviĉa Jubilea Esperanto Fondaĵo (NoJEF)

NoJEF estas bonfara organizo, kiu donas stipendiojn al junuloj sub la aĝo de 25 regule loĝantaj en Britio por ĉeesti Esperantajn aranĝojn. Ili kovras ĉiujn el viaj kostoj, inkluzive vojaĝon, loĝadon, manĝojn kaj tiel plu. La subvenciitoj nur devas poste verki raporton pri la evento, kiu fojtempe estos publikigita sur la retejo de la organizo aŭ en la gazeto ‘La Brita Esperantisto’. Legu pli ĉe la sekcio pri Subvencioj en oficiala retejo de NoJEF.

Pola Esperanto-Junularo (PEJ)

Legu pri la interŝanĝprogramo inter GEJ, IEJ kaj PEJ ĉe Interŝanĝprogramoj inter eŭropuniaj landoj.