Home > Aktualaĵoj > Dua kaj lasta alvoko por iĝi volontulo de TEJO 2025/2026!

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. La perfekta komencdato estas la 1-a de oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie pri la sube menciitaj taskoj. Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos dum 12 monatoj. Se vi interesiĝas sed ankoraŭ havas dubojn, bonvolu kontakti nin kaj ni volonte respondos ilin.

La lasta tago por kandidatiĝi estas la 26-a de aŭgusto!

Pliaj detaloj pri la volontula programo:

TEJO serĉas 1 volontulon, kiu volontulos teame kun 2 aliaj junuloj. La volontula periodo kovras la periodon ĝis la 31-a de januaro 2027. Ideale la komencdato estu la 1-a de oktobro 2025, sed eblas interkonsenti alian komencdaton.

Oni kalkulas kun subteno pri jenaj taskoj (la taskoj estos atribuitaj laŭ la personaj interesoj, spertoj kaj kapabloj de la volontuloj. La volontuloj estos akompanataj por lerni kiel plenumi la taskojn):

  • ĉiutagaj administraj taskoj de la organizo;
  • ĉeesto kaj protokolado dum kunsidoj plus kunplanado de estontaj strategioj de la organizo;
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO kaj prizorgado de la arkivoj;
  • informado pri la agado de TEJO dum Esperantaj kaj ne-Esperantaj kongresoj kaj seminarioj: prezentado de la organizo, deĵorado ĉe TEJO-budoj, kunplanado de movada programo, k.s.;
  • reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj: partopreno en eventoj de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders) aŭ Unuiĝintaj Nacioj, k.s.;
  • partopreno en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste, laŭ viaj interesoj; aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝaro kaj la sociretaj kanaloj de TEJO, inkluzive de kreado de novaj enhavoj kaj tradukado al via denaska lingvo;
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO en la fakoj, kiujn vi plej ŝatas;
  • helpado al la organizado tutmonde kaj surloka volontulado dum Esperanto-eventoj, ekzemple dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK);
  • kontribuo al verkado de subvencipetoj por Erasmus+ kaj Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj kunmastrumado de tiuj projektoj;
  • Ekspedado de la revuo Kontakto.

Volontulado signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO –, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, informagadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, pretu lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado1;
  • ŝatu administran laboron farendan per komputilo (bazaj scipovoj pri retpoŝtoj, Interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.);
  • estu kapabla memstare preni decidojn;
  • estu kapabla labori en teamo kaj taŭge esprimi sin en grupaj situacioj;
  • estu preta aktive kunlabori kun la stabo de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo;
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj;
  • neniam antaŭe partoprenis ESK-projekton.

1. Ĉar nia laborlingvo estas Esperanto, ni provizos la volontulon per lingvokursoj kun instruisto(j) antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado, se la elektita volontulo ankoraŭ ne sufiĉe bone parolas Esperanton.

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Ideale vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde la 1-a de oktobro 2025). Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, senpagan loĝejon kaj repagon de la vojaĝkostoj por alveni Roterdamen kaj por reveni hejmen. La volontulado kutime ankaŭ kovras la kostojn por partopreni diversajn Esperantajn eventojn.

Kiel kandidatiĝi:

Sendu vian kandidatiĝojn retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ne forgesu alkroĉi:

  • vivresumon (priskribantan vian formalan kaj neformalan edukadon, movadan aktiviĝon, ekstermovadajn spertojn, kaj tiel plu);
  • motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO).

La kandidatiĝperiodo estas malferma ĝis la 26-a de aŭgusto. Bonvolu ne atendi ĝis la fino por sendi vian kandidatiĝon, sendu la vian kiel eble plej frue!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin je kandidatigxoj@tejo.org.

Grave: TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Nederlando malfacile disponigas al volontuloj vizojn, male al aliaj landoj. Tial, Nederlando rajtigas nin nur akcepti volontulojn se vi havas ŝtatanecon de aŭ loĝpermeson en lando de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください