Home > Daŭripoveca Teamo

La Plano de TEJO pri Daŭripoveco: kontribuu ankaŭ vi! 

Antaŭ nelonge TEJO ekis la kreadon de plano pri daŭripoveco, kiu celas ellabori paŝojn por daŭripovigi ĉiujn agadojn de nia organizo. Tiu plano estas paŝo-post-paŝa laboro, en kiu ankaŭ vi povas helpi! Kiel?

Depende de via tempo-disponeblo, estas multaj ebloj:

  • Respondi nian demandon pri kiu temo plej allogus vin por diskutrondo dum IJK pri daŭripoveco!
  • Komenti aŭ rekte kontribui al la plano, kiu estas publike modifebla*
  • Sendi viajn ideojn, komentojn al dauripova@tejo.org
  • Helpi nin per specifaj tasketoj, kiujn ni listigis por vi. Sciigu nin ĉe dauripova@tejo.org se vi okupiĝas pri unu el la taskoj.
  • Aliĝi al nia Telegramgrupo kaj ĉeesti niajn kunsidojn, por pli profunde priparoli la temojn.
    *Bonvolu ne forigi alies ideojn aŭ komentojn.

La Teamo pri Daŭripoveco dankas vin. Kune ni ellaboros ĉi tiun gravan realigplanon!