Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Ekkonu la novan estraron de TEJO 2020-2021

En la unua epizodo de la novaĵserio de TEJO Enmovade, ni prezentas al vi la Estraron de TEJO 2020-2021 kaj ni rakontas pri la unua estrara kunsido de la mandato okazinta en Roterdamo.

En la novaĵserio Enmovade, TEJO-estraranoj kaj aktivuloj de la tuta mondo rakontos pri sia agado kaj kunhavigos spertojn kaj ideojn pri la junulara Esperanto-movado.