Home > Aktualaĵoj > Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO

En 1979, la Ĝenerala Asembleo de UN, maltrankvila pri kresko de etna diskriminacio kaj rasismo, adoptis agadplanon por agi kontraŭ ĉia etna malamo kaj antaŭjuĝo. Temis interalie pri starigo de semajno por memori kaj subteni tiujn, kiuj luktas kun rasismo kaj etna diskriminacio.

Movadoj kiel “Nigraj Vivoj Gravas” memorigas, ke estas ankoraŭ multo por fari, eĉ en 2021. Daŭre multaj homoj ne havas aliron al formala edukado, kvalita dungadado, sanservo, loĝejo, aŭ ili luktas por havi egalan aliron. Ekzistas multaj baroj en nia socio, kiel etna diskriminacio kaj pro KOVIM-19 ni povas vidi ĉi tiujn severajn malegalecojn eĉ pli klare. Junuloj, precipe per junularaj organizoj, klopodis konsciigi, eduki kaj ŝanĝi la socion postulante politikajn agojn.

Tial, surbaze de la Fundamenta Rajto al Egaleco, ni, kiel la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunigas ĉiujn homojn en la batalo por pli egala socio, libera de rasismo kaj ĉiuspeca diskriminacio kaj subpremo. Ni bonvenigas iniciatojn kiel la kampanjo de UN #FightRacism kontraŭ ĉia rasismo. Krome ni invitas vin aliĝi al ĉi tiu batalo, kie ĉiu kontribuo kaj konduto-ŝanĝo estas ege gravaj.

TEJO, kiel junulara organizo por kiu kerne gravas interkultura dialogo kaj diverseco, restas engaĝita en la batalon kontraŭ etna diskriminacio kaj agadon celantan atingi pli egalan kaj daŭrigeblan tutmondan socion. Ni daŭre pledos por krei mondon, kie homoj de diversaj naciecoj, seksoj, genroj, genraj orientiĝoj, religioj, politikoj aŭ lingvoj povas kunlabori kaj kunekzisti, komprenante unue ke tio, kio unuigas nin estas multe pli grava ol tio kio nin dividas.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください