Home > Aktualaĵoj > Nova numero de Revuo Kontakto – Rifuĝintoj al Eŭropo

Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

En Movada Rubriko vi trovos artikolon pri Eventa Servo, intervjuon kun la estraro de PEJ kaj artikolon de Paulína Jalakšová pri TEJO kaj la Forumo Junulara Eŭropa. 

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas:

En la kerno de esperantismo estas, aŭ devus esti, certa grado de sennaciismo kaj de internacia frateco. Ja Zamenhof predikis: Kun internacia lingvo, “ĉiuj nacioj estus unuiĝintaj en komuna frateco”. Nu, Esperanto ankoraŭ estas for de tutmonda unuanimeco. Ĉu tio estus kialo por teorie klarigi la jam kelkjaran krizon de enmigrado en Eŭropo? Ĉu nur kiam la homaro vere rekonos sin loĝanta sur la sama tero, kaj vojaĝantaj sur la sama ŝipo, ili povus fariĝi pli fratecaj?

Naivecon for, fakto estas ke popoloj de ĉiam pilgrime migradis, temas pri la homa
karaktero, bazita sur la fakto ke ni atingis ĉiujn partetojn de la mondo. Sed kelkaj ―
sen agnoski sian evidentan rasismon ― asertas tamen ke kelkaj enmigrantoj estas pli
bonvenaj ol aliaj. Ekde 1993, la kontraŭrasisma reto UNITED kolektas datumojn pri
viktimoj de migrado. La listo enhavas 4 500 okazaĵon. Klára Ertl, kiu volontule laboras pri
ĝi, asertas: ne temas pri krizo de enmigrado, sed jes krizo de solidareco.

La landlimoj estas unu el la plej abstraktaj homaj kreitaĵoj. Rilate al migrado, sendube
ekzistas gravaj politikaj demandoj, sed ili neniam pravigus ŝovinismajn atakojn, precipe
en landoj, kiuj formiĝis danke al enmigrado, kiel Usono aŭ Brazilo. Dum la homoj dividos
sin per sociaj klasoj, religioj kaj nacioj, ili plu timos ĉion fremdan.

Ankaŭ en Esperantujo estas krizoj, sed ĉu ne la esperantistoj estas tiuj homoj, kiuj
ĉiam ilin defias? Nia intervjua gasto, Suso Moinhos, dediĉas sin al fako en nia kulturo,
kiu eble estas la plej defia, speciale en la nunaj tempoj: Literaturo. Malgraŭ tio, li plu
verkas kaj tradukas.

Same ni, en Kontakto plu laboros por vi! Jam la dua sinsekva eldono, en kiuj ni ĉefteme
parolas pri grava temo ― el homa kaj politika vidpunktoj. Ja Kontakto estas soci-kultura
revuo ― kaj ne nur por junuloj. Kiel vi scias, tio ne signifas ke ni havas pli distrajn erojn
(kiuj ege mojosas). Tio estas pruvo, ke juneca revuo povas esti kaj serioza kaj amuza.
Jam venis fino de unu plia jaro. Dankon al vi, kiu akompanis nin en 2018. Aplaŭdojn al
niaj kunlaborantoj, kiuj per riĉa enhavo regalis nin! Mi esperas ke vi ne forgesu reaboni
la revuon por la sekva jaro! Ĝis!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください