Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu seminarion en Italio pri multikultureco kaj migrado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”. Pere de la seminario, oni diskutos kaj lernos pri temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj.

Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Tiu, kiu volas kandidatiĝi…

La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado, manĝado, kaj la kotizo de la Internacia Junulara Festivalo (aranĝo kie estos enkadrigata la internacia seminario) estos kovritaj de la seminario. Aldone, TEJO repagos ĝis 200 eŭrojn por vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La seminario okazos de merkredo, la 27-an de Marto (alventago), ĝis mardo, la 2-an de Aprilo (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 28-a de Marto 2024 ĝis la 1-a de Aprilo 2024. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Serrada di Folgaria, Italio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ vendredo, la 4-an de Februaro 2024. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti David je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.