Home > Malfermaj alvokoj > Junulara konkurso pri publika parolado dum la Universala Kongreso en Lisbono

PRI LA ARTO PAROLI PUBLIKE: JUNULARA KONKURSO PRI PUBLIKA PAROLADO

Por substreki la kernan rolon de publika parolado kaj ene kaj ekster nia movado, ĉi-jare gejunuloj ĝis 35 jaroj aliĝintaj al la kongreso estas invititaj partopreni la Junularan Konkurson pri Publika Parolado dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono.

Cele al stabiligo de nova formato de la iama Oratora Konkurso, ĉi-jare estos enkondukitaj pliaj eksperimentaj provoj por la konkursantoj, aldone al la ĝisnuna klasika provo.

  1. Klasika provo: 5-7 minuta parolado pri antaŭdifinita temo, elektota de ĉiu konkursanto inter la jenaj:
    1. Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?
    2. Inter la linioj: diversaj facetoj de amo en la verkaro de Marjorie Boulton.
    3. La rolo de la junularo en nia movado kaj en la mondo: ĉu estinteco, estanteco aŭ estonteco?
    4. Migrado inter rajtoj, leĝoj kaj limoj.
    5. Esperanta ekonomio: ĉu perfido de niaj plej altaj idealoj?
  2. Improvizadprovo: 3-5-minuta parolado pri temo lotumita dum la konkurso
  3. Oratora duelo: 3-5-minuta argumentado subtene al starpunkto, kontraŭ subtenanto de kontraŭa tezo. La temoj estos lotumitaj dum la konkurso.

Senpaga aliĝo (1-a aliĝperiodo) por unu el la venontaj UK aŭ IJK, aĉetkuponoj elspezeblaj en la Libroservo de UEA, paperaj kopioj de la Esperanta versio de la Unesko-Kuriero kaj aliaj surprizoj estas inter la premioj kiuj atendas la plej brilajn junajn parolantojn!

Rekomendindas sinanonci al d-ino Sara Spanò (KN 49; mariarosaria.spano@gmail.com) minimume unu tagon antaŭ la konkurso.
Laŭ la provizora programo, la konkurso okazos ĵaŭdon la 2-an de aŭgusto, posttagmeze (15h30-16h30).

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.