
La 21-a de februaro estis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 🌍.
Ĉu vi jam spektis nian filmeton kun proverboj kaj diraĵoj kundividitaj de esperantistoj en diversaj lingvoj?
Daŭrigante la celebradon, TEJO nun organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21-an kaj 22-an de marto 2026, por rekonfirmi nian sindevigon al lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto 🫶🌱
Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj.
Se vi entuziasmas prezenti ion pri via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la mondo, bonvolu plenigi ĉi tiun formularon kaj fari vian kontribuon al la diverseco kaj amikeco de la evento! 💖