Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Kiu estas via heroo?

Hodiaŭ estas la Tago Kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo en la mondo. La nazioj en 1938 la nokton de la 9-a de novembro detruis pli ol 8000 vendejojn kaj hejmojn de judoj, bruligis plurajn sinagogojn kaj murdis judojn. La Nokto de Rompitaj Vitroj, kiel ni nomas tiun tagon hodiaŭ rememorigas nin pri la aspekto de pluraj germanaj urboj, kie tiuj teruraĵoj okazis.

Por rememori tiun gravan tagon UNITED lanĉas kampanjon por honori homojn, kiuj grave kontribuis al antaŭenigo de homaj rajtoj. Ankaŭ TEJO partoprenas en solidareco, kaj invitas vin partopreni!

Kiu estas via heroo? Kies vivo inspiras vin?

Ni atendas ensendaĵojn de vi pri via heroo. Ĝi povas esti teksteto, mallonga video aŭ poemo. Se vi povas, ankaŭ aldonu foton al via historio. Kiel ajn vi plej bone povas montri kial vi elektis tiun personon.

Via heroo ne devas esti Esperantisto, povas esti kiu ajn. Iu, kiun vi admiras pro sia laboro, por la antaŭenigo de homaj rajtoj. Ne devas esti fama aŭ konata, gravas, ke estu via heroo. Ja vivis kaj vivas multege da herooj inter ni pri kiuj ni ankoraŭ neniam aŭdis!

Venis la tempo ekkoni ilin!

Teĥnikaĵoj:

Ni atendas viajn kontribuojn ĝis la 10-a de decembro, la Tago de Homaj Rajtoj. La plej interesajn rakontojn publikigos ankaŭ Revuo Kontakto.