Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu en la reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj homaj rajtoj. Niaj partoprenantoj per la seminario havos la ŝancon :

La seminario okazos interrete ene de 3 semajnoj: de la 10-a de majo ĝis la 30-a de majo 2021. La laborlingvoj de la reta seminario estos la angla aŭ esperanto, laŭ la prefero de la partoprenantoj. Ne estas kotizo por partopreni. Ĝi estos farita nesinkrone, depende de la disponeblo de ĉiu partoprenanto. Aldone, estos unu interreta nedeviga kunveno semajne en la sekvaj datoj:

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis dimanĉon, la 2-an de majo 2021, 23:59 CEST. Vi povas kontakti ker@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.