Home > Agadoj > Landa kaj Faka Agado (LFA)

TEJO estas tutmonda junulara organizo kiu estas samtempe tegmenta organizo de multaj junularaj organizoj tra la mondo, landaj kaj fakaj, kiuj strebas antaŭenigi la uzadon de Esperanto en diversaj manieroj inter siaj samlandanoj. La Komisiono pri Landa kaj Faka Agado (LFA) estas la gvida (sed ne la sola) organo per kiu TEJO plenumas siajn devojn al landaj kaj fakaj junularaj organizoj, kiuj estas parto de ĝi kaj kun kiuj ĝi laboras.

La Komisiono pri LFA celas pritrakti la progreson kaj evoluon de la laboro de sekcioj de TEJO kaj aliaj landaj kaj fakaj junularaj organizoj tra la mondo kies celoj estas, interalie, vigligi sian agadon kaj iĝi sekcioj de TEJO. La ĉefa demando kiu motivas nian laboron estas: kiel ni povas helpi por esperantigi vian teritorion aŭ fakon, varbi kaj aktivigi junulojn, kaj kreskigi vian movadon?

La ĝeneralaj celoj de la komisiono estas, interalie, la jenaj:

    1. agi kiel ponto por ebligi kunlaboron kaj liveradon de diversaj servoj inter TEJO kaj landaj kaj fakaj sekcioj;
    1. kunigi aktivulojn kiuj loĝas en la samaj (kaj eĉ malsamaj) mondpartoj por regule interŝanĝi spertojn, ideojn kaj informojn pri siaj agadoj;
    1. helpi krei kaj realigi strategiojn pri varbado laŭ la landa aŭ faka kunteksto kaj stimuli la realigon de eventoj kaj komunaj projektoj inter la sekcioj de TEJO;
    1. instigi la kreadon de landaj kaj fakaj sekcioj kaj stimuli la kreskon de junularaj organizoj;
    1. kolekti bezonojn kaj ideojn de aktivuloj kaj organizoj, kaj taŭge agi por ties plenumo;
    1. motivigi junulojn al pli vigla agado kaj agnoski ilian gravan laboron; kaj
  1. efektivigi landnivele aŭ faknivele la agadplanojn de TEJO.

Ĉi tiu tutmonda komisiono funkcias per pluraj subkomisionoj, kies strukturo nuntempe estas dividita en kontinentojn, kaj al kiuj rajtas aliĝi ĉiuj membroj de TEJO. 

Respondeca Estrarano: Patricio Agustín Iglesias, patricio.arg@tejo.org

Ĝenerala Komisiito: Arya Bhaskara Ferduzi (Indonezio), lfa@tejo.org

Komisiito pri Okcidenta Afriko: Goby Abyssinie (Benino), afriko@tejo.org 

Komisiitoj pri Orienta Afriko: John Magessa (Tanzanio) & Aime-Patrick Manirakiza (Burundo), afriko@tejo.org 

Komisiitoj pri Azio-Oceanio: Mateus de Sena (Orienta Timoro) & Bharuj “Ĵaz” Rojanasoonthon (Tajlando), azio@tejo.org/oceanio@tejo.org    

Komisiito pri Eŭropo: vaka

Komisiitoj pri Sudameriko: Patricio Agustín Iglesias (Argentino) & Ikvero Almeida (Brazilo), suda.ameriko@tejo.org

Ĉu vi ŝatus kontribui al la agado de la komisiono? Aliĝu kiel komisionano! Aparte bonvenas inaj komisionanoj kaj komisionanoj ekster Eŭropo.

Utilaj informoj

Por eventorganizantoj: Se vi celas varbi multajn homojn, kunplanu vian aranĝon por ke ĝi ne koincidu samtempe kun alia evento. Sciigu la komisionon pri via evento per lfa@tejo.org kaj ni helpos reklami vian eventon inter TEJO-anoj. Se vi bezonas helpon por organizi vian aranĝon, kontrolu niajn sugestojn pri eventa organizado, reta kunveno, grupaj kultur-interŝanĝoj kaj Esperanto-kursa organizado. Grava ekzemplo por tio estas kiel organizi IJK-n.

Por nealiĝintaj junularaj organizoj: Se via landa aŭ faka junulara organizo ankoraŭ ne estas sekcio de TEJO, ni rekomendas, ke via sekcio aliĝu al TEJO baldaŭ. Vi havos vian reprezentanton en la Komitato, la plej supra decida organo de TEJO⁠—inter multaj aliaj avantaĝoj! Vizitu kompletajn detalojn pri la procezo iĝi nova sekcio de TEJO. Nepre kontaktu la komisionon por pli profunde diskuti pri viaj venontaj paŝoj.

Por junularaj referencpunktoj: Se via lando ankoraŭ ne ekzistas landa junulara organizo aŭ se vi ŝatus organizi junajn fakulojn en fakan organizon, legu pri la profitoj, kriterioj kaj respondecoj. Por helpi vin, vi povas legi pri la taskdividoj sugestitaj de ni por krei kaj kunordigi la laboron de via aktivularo. Ankaŭ indas esplori pri taskdelegado kaj efika varbado. Nepre kontaktu la komisionon por pli profunde diskuti pri viaj venontaj paŝoj.

Por solaj junaj aktivuloj: Foje, ne ĉiuj junuloj kiuj volas aktiviĝi en Esperanto-movado trovas grupon aŭ lokan klubon. Por tiuj aktivuloj, ili povus krei landan sekcion en siaj landoj, sed eblas ankaŭ komenci per io pli eta. Tiukaze, nepras legi pri kiel krei lokan grupon tute novan. Nepre kontaktu la komisionon por pli profunde diskuti pri viaj venontaj paŝoj.

Pri rabatoj kaj fondusoj: membroj kaj sekcioj de TEJO povas kandidatiĝi por subvenciprogramoj. Ekkonu la rabatojn por eventoj kaj du fondusojn de TEJO: Trampolino kaj Partoprenu IJK-n. Plue, Novaj Duolingo-kursfinintoj rajtas ricevi senpage revuon kaj indiki ĉu ili volas esti en kontakto kun sia landa sekcio, kaj ni sendas informojn pri junuloj kiuj tion faris.

Se vi havas demandojn, sugestojn, aŭ bezonojn, ne hezitu kontakti nin: lfa@tejo.org.