Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Komitatanoj A de TEJO 2018-2020

Venis la tempo por nomumi Komitatanon A de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2018 ĝis la 31-a de majo 2020 (vidu la ĉapitron 3.2 de la TEJO-reglamento). La komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.
Krome, ĉiu nomumita Komitatano A membru dum sia oficperiodo minimume en unu el la jenaj komisionoj, laŭ propraj interesoj:

– Adoleska Agado
– Aktivula Trejnado
– Edukado
– Eksteraj Rilatoj
– Talento
– Kulturo
– Landa Agado
– Merkatiko
– Moviĝeblo
– Pasporta Servo
– Scienca kaj faka agado
– Egaleco

Praktikaj informoj pri la nomumo de Komitatanoj A

Ĉiu Landa Sekcio rajtas al nombro de reprezentantoj laŭ la nombro de kalkuleblaj membroj:

3-100 membroj 1 Komitatano A
101-300 membroj 2 Komitatanoj A
301-1000 membroj 3 Komitatanoj A
pli ol 1000 membroj 4 Komitatanoj A

Ĉiu Faka Sekcio, kiu havas almenaŭ 3 kalkuleblajn membrojn rajtas al 1 reprezentanto.
La oficperiodo de la Komitatanoj estos ekde la 1a de junio 2018 ĝis la 31a de majo 2020.


Kondiĉoj

– la Landa (Faka) Sekcio estu junulara asocio de gepatra Landa (Faka) Sekcio de UEA, aŭ ĝi pagu kotizon por siaj Junaj Aligitaj Membroj;
– interesiĝu pri funkciado kaj estonto de TEJO;
– prefereble havu retaliron almenaŭ unufoje semajne;
– kontribuu laŭeble al la Komitataj Cirkuleroj;
– partoprenu retajn voĉdonojn;
– laŭeble partoprenu la Komitatkunsidojn dum IJK.


Kiel iĝi Komitatano A?

La Prezidanto de via Landa (Faka) Sekcio sendu al la Ĝenerala Sekretario de TEJO (gxen-sek@tejo.org) leteron kun:

– nomo de la Landa (Faka) Sekcio;
– kvanto de membroj;
– nomo(j) de la nomumita(j) Komitatano(j);
– poŝta(j) adreso(j) de la Komitatano(j);
– retadreso(j) de la Komitatano(j);
– telefonnumero(j) de la Komitatano(j);
– naskiĝdato(j) de la Komitatano(j).

Kiam kaj kiel nomumi Komitatanojn A?

Ĝis la 20-a de majo 2018 skribe (rete aŭ poŝte) al la Ĝenerala Sekretario gxen-sek@tejo.org kaj al la Oficejo de TEJO oficejo@tejo.org

Por pli da informoj mi rekomendas al vi tralegi paĝon pri la Komitato, informojn por novaj komitatanoj kaj/aŭ skribi al la Ĝenerala Sekretario aŭ al la TEJO-volontuloj.