Home > Aliaj > Komitatkunsido de TEJO dum IJK en Slovakio

La ordinara kunveno de la Komitato de TEJO okazos kadre de IJK (Internacia Junulara Kongreso) 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.

Ankaŭ ĉi foje ni havos tri sesiojn, kiuj okazos la 29-an kaj la 30-an de julio 2019 laŭ la suba temposkemo, ĝis entute 8.5 horoj (kun ebloj starigi petojn por plilongigi la sesiojn).

Temposkemo de la komitatkunsido

Ŝanĝoj al la tagordo mem povus ĉiam okazi, sed la horaroj estas pli malpli fiksitaj kaj konfirmitaj de la LKK. Eventualaj malgrandaj ŝanĝoj videblos ĉe la gugla dokumento kaj estos anoncitaj en la fadeno en la retlisto TEJO-Komitato.
Rimarkoj pri la plano:- Debata prezento pri la kandidatoj estos formale organizita – iam post kelkaj semajnoj alvenos eblo sendi viajn demandojn al la kandidatoj.
– Rezultoj de laborgrupoj estos mallonge prezentitaj marde, sed la ideo estas ke la laborgrupoj laboru post la fino de ĉiuj kunsidoj kaj sendu rezultojn rete. La marda prezento celos enkonduki la estontajn planojn de la laborgrupoj, ne nepre tuj proponi materialojn. Vendrede estos amaso da tempo por gvidi laborgrupojn pri politikaj pozicioj, iuj ajn reformoj kaj tiel plu en la plej trankvila etoso!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.