TEJO serĉas kongresan kunlaboranton

Organizi IJK-n ekster Eŭropo estas sufiĉe defia kaj TEJO planas fari ĝin en 2025. Ni nun serĉas kandidaton por helpi TEJOn realigi tion.

La sukcesa kandidato devas:

  • Profunde koni la internan organizadon de TEJO
  • Havi rektan sperton pri organizado de IJK
  • Bone scii la junularan Esperantan movadon en sud-orienta Azio
  • Disponeblas inter Julio kaj Septembro

Homoj el ĉiuj landoj rajtas kandidatiĝi. TEJO pagos honorarion por tiu laboro, kaj negocos la specifajn kondiĉojn kun la sukcesa kandidato. 

Se vi interesiĝas, sendu kandidatiĝon al info@tejo.org ĝis inklude la 27-an de Junio 2024. Se vi havas pliajn demandojn, ne hezitu skribi al la sama retpoŝtadreso.

1 komento pri “TEJO serĉas kongresan kunlaboranton”

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top