Home > Aliaj > Konkurso: Partoprenu en la 72-a IJK en Pollando!

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni Internacian Junularan Kongreson, ĉi-foje en Vroclavo (Pollando). Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La Estraro elektos la gajnintojn fine de januaro 2016.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

– Vi aĝas sub 30 jarojn je la komenco de 2016 kaj estas individua membro de TEJO en 2015.
– Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro).
– Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

– Loĝado ekster Eŭropo
– Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
– Aktivado en landa aŭ loka organizo
– Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
– Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Por partopreni, vi devas plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas je la fino de la alvoko. Ĝi haveblas en la formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume unu individua membro de TEJO. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero, ktp) estas bonvenaj. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj ijk@tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – Partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 6-an de januaro 2016. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Formularo por kandidatiĝi:

Foto: fotoj.pej.pl

3 Comments, RSS

  • Nepo

    says on:
    sabato sabato 5- 05UTC Decembro 2015 at 03:31

    Tiu cxi versxajne nur por euxropanoj…

    • Juliana Evandro Juliana

      says on:
      lundo lundo 7- 07UTC Decembro 2015 at 00:00

      Fakte, ne. Ĉiuj TEJO-membroj malpli ol 30 jaroj rajtas partopreni la konkurson!

    • Tuśka

      says on:
      lundo lundo 7- 07UTC Decembro 2015 at 07:59

      Dum lastaj jaroj ankaŭ tute ne estis nur por eŭropanoj 🙂
      https://tejo.org/agado/partoprenu-en-ijk/

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.