Home > Malfermaj alvokoj > Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019

Grave: la limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 23-a de februaro.

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.
La IJK 2019 okazos de la 27-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.
Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.
La Estraro elektos la gajnintojn dum marto 2019.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2019
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro).
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Loĝado ekster Eŭropo
  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Por partopreni:
– plenigu la formularon (en formato .doc)
– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.
Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org  kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 23-an de februaro 2019. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:

Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

4 Comments, RSS

  • Murphieiii

    says on:
    mardo mardo 22- 22UTC Januaro 2019 at 20:02

    Saluton mia nomo estas Osniel. Mi ŝatus partopreni en la konkurso en IJK, sed la problemo estas la vizito por povi partopreni.

  • Merci Kwibe Dieu Merci

    says on:
    lundo lundo 11- 11UTC Februaro 2019 at 09:11

    Karaj Tejo-anoj mi salutegas vin el Kongo. Mi eklernis Esperanton en 2014; Mi ankaû instruas infanojn kaj gejunulojn senpagen pro tio mi petadas al vi kiel inter konganoj. Kiu instruas gejunulojn de mia vilağo. Bonvolu akcepti mian kandidatiğon. Mi neniam partoprenas la Kongreson. Bonvolu akcepti mian kandidatiğon. Demandu eč kara Jeremi Sabihumva aû Gilbert Mi ğis nun instruas gejunulojn en mia vilağo. Amike Dankon Kwibe el Uvra

  • Santosjer

    says on:
    vendredo vendredo 1- 01UTC Marto 2019 at 01:03

    How To Make Extra Money From Home – $3000 Per Day Easy: http://yourls.site/investcrypto90083099

  • Danielric

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 14- 14UTC Marto 2019 at 12:08

    How to make $3000 a day: http://yourls.site/milliondollars91599

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.