Home > Aliaj > Konkurso: Partoprenu Internacian Junularan Kongreson 2015 en Germanio

Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ la plej malmultekosta maniero: ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), la loĝadon en plej malmultekosta kategorio (vi povas loĝi pli lukse, sed la diferencon vi pagos) kaj la programkotizon. Aldone, kaze ke vi decidas partopreni la samjaran UKn, la subvencio kovros ankaŭ tie laǔeble senpagan loĝadon en amasloĝejo aǔ rabatitan loĝadon en studenta loĝejo, kaj la kotizon. La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj anoncos al gajnantoj ĝis la fino de decembro 2014 — ili ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi aĝas sub 30 jarojn je la komenco de 2015 kaj estas individua membro de TEJO en 2014.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Loĝado ekster Eŭropo
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado*

Por partopreni, vi devas plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas je la fino de la teksto. Ĝi haveblas en la formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero, ktp) estas bonvenaj. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj ijk@tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 25-an de novembro 2014. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

* Atentu, ke ekde la sekva alvoko la favoraj kondiĉoj por PP-IJK iom ŝanĝiĝos, kaj favore estos konsiderata ankaŭ la aĝo, ju pli juna la kandidato estos, des pli da ŝanco tiu havos por ricevi la subvencion.

Formularo por kandidatiĝi:

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.