Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

“Kontakto” bezonas facillingvajn tekstojn

Kontakto, la konata revuo eldonata jam de pli ol 50 jaroj de TEJO kaj UEA, havas la tradicion prezenti en siaj paĝoj tekstojn verkitajn en facila lingvaĵo por la komencantoj kaj progresintoj en la lernado de Esperanto. Tamen, tre malofte ĝia redakcio ricevas tiajn kontribuojn.

Kion fari?

Kontaktu la redakcion per la retadreso kontakto@tejo.org, se vi emas helpi en la verkado de tiaj artikoloj aŭ/kaj kontaktante homojn verkemajn, kiuj ŝatus publikigi siajn tekstojn en la revuo.

Ĉu verkado per facila lingvaĵo ne estas malfacila?

Tute ne! En la retejo de Kontakto vi povas trovi konsilojn por verki facillingve, speciale preparitan vortliston kaj eĉ retan programon por faciligi viajn tekstojn! Do, kial ne provi?