Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Kontribuu al tria video pri la kronvirusa krizo

Kontribuu al la tria epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 19-a de aprilo.

Al nia rakonto pri la kronvirusa krizo partoprenis jam pli ol 50 esperantistoj el pluraj landoj de la mondo kaj ni vere ĝojas daŭrigi la serion. 

En tiu ĉi epizodo, krom pri kiel progresas la situacio en via lando, ni vere ŝatus aŭdi pli detale pri via persona sperto. Personaj rakontoj helpas al homoj tra la mondo lerni de alies spertoj kaj senti sin malpli solaj.

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Se vi jam kontribuis al la unua kaj al la dua video, vi tute bonvenas kontribui denove!

En la video, diru en kiu lando vi troviĝas. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1 minuto. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video. 

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi. 

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
La limdato por sendi viajn videojn estas la 19-a de aprilo 2020.

La antaŭaj epizodoj de Esperantistoj kaj kronviruso