Home > Proponoj aktivi > Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO

Laŭ decido de la Komitato de TEJO la 31-an de decembro 2019, TEJO lanĉas malferman alvokon por kompletigi sian estraron.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2020 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro 1984 kaj la 31-a de januaro 2002. Aliaj dezirindaj kvalitoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la (junulara) Esperanto-movado, taŭga lingvonivelo por internacia kunlaboro, laboremo kaj fleksebleco. 

Aparte grava estas intereso respondeci pri Landa Agado, por taŭge kompletigi la respondecojn de nunaj estraranoj. Intereso pri aliaj fakoj estas bonvena. Kandidatoj estas invititaj indiki ankaŭ sian pretecon transpreni la vicprezidantan rolon.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis sabato, la 18-a de januaro 2020 kun viaj vivresumo kaj motiviga letero.

Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel, ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

La Elekta Komisiono

Hans Becklin, Oleksandra “Sasha Murr” Kovyazina, Francesco Maurelli, Ana Ribeiro, Łukasz Żebrowski

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.