Home > Aktualaĵoj > Remalfermo de kandidatiĝoj por la TEJO-Estraro 2019-2020

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020.

La kandidatiĝoj estas remalfermitaj ĝis la 10-a de julio 2019 pro malsufiĉo de kandidatoj por diversaj fakoj kaj oficoj.  

Momente plej necesaj kandidatoj por la ofico de:

  • Prezidanto: La prezidanto reprezentas la organizon en juraj kaj nejuraj aferoj, gvidas la laboron de la Organizo, prezidas la Estraron kaj verkas laborplanojn por la Estraro. Povas kandidatiĝi iamaj kaj nunaj Estraranoj, Komitatanoj, Komisiitoj, oficistoj kaj volontuloj dum sume almenaŭ unu plena mandato.
  • Ĝenerala Sekretario: La Ĝenerala Sekretario preparas la estraran raporton, gvidas la nomumon de la komitatanoj, retajn voĉdonojn, respondecas pri la protokolado de la kunvenoj de la Komitato kaj la interpretado de la juraj fontoj (kaj kutime pri la kontrolado de la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro).

Kaj por la fakoj:

  • Aktivula trejnado: la estrarano pri aktivula trejnado estas la kunligo inter la TEJO-Estraro kaj la TEJO-trejnistaro, kaj respondecas pri kapabligo en TEJO kaj liverado de trejnadoj. Prefere la estrarano pri aktivula trejnado estu aktiva TEJO-Trejnisto. 
  • Kongresoj: la estrarano pri kongresoj estas la kunligo inter la TEJO-Estraro kaj la organizantoj de la Internacia Junulara Kongreso, la ĉefa evento de TEJO. Prefere la estrarano pri kongresoj spertintu aŭ spertantu la organizadon de IJK. 
  • Talento (Homaj rimedoj): la komisiono pri talento helpas krei bonetosan agadon de junuloj, instigas interŝanĝon de kapabloj kaj spertoj, kaj plifaciligas kontribuadon al TEJO-agado kaj plenumadon de ĝiaj planoj. Prefere la estrarano pri talento havu ampleksan kontaktoreton en la junulara movado, bonan emocian inteligenton kaj ŝatu babili kun homoj. 

Krome neniu kandidato proponiĝis por la interesgrupoj pri Adoleska agado, Genra egaleco kaj Juro samkiel por la respondeco Pasporta Servo.

Pli da detaloj pri la kondiĉoj, la postuloj kaj la kandidatiĝoj troveblas en la malferma alvoko.

La Elekta Komisiono

Rogier “Roĉjo” HUURMAN, Oleksandra “Sasha MURR” KOVYAZINA, Michael Boris MANDIROLA, José Querino DE MACÊDO NETO

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.