Kultura Horo de TEJO

Ĉu vi volas kunhavigi vian talenton kun homoj el la tuta mondo?
Ĉu vi volas kontribui al Esperanto-kulturo?
Kiu ne volus?
Do aliĝu al la Kultura Horo de TEJO!

Ĝi okazos la 30-an de januaro ekde la 14:00 UTC pere de Zoom.
Tio estos ekscita, sprita kaj mita spektaklo gvidita de Ariel Bonkorpa, videbligante la plej freŝajn artistojn de Esperantujo.
Kaj vi povas esti parto de tio! Ĉu pere de kanto, laŭtlegita poemo, teatraĵo, aŭ eĉ montrado de mankreaĵo – ni bonvenigas ĉiun! Prezentu vian mojosecon vive dum la horo, aŭ sendu ĝin antaŭe kiel video por esti elsendita.

Nepre anoncu vin antaŭ la 28-a de januaro al verdkorpa@gmail.com
Kresku kun ni! Aliĝu al la Kultura Horo tuj!

1 komento pri “Kultura Horo de TEJO”

  1. Pingback: Kultura Horo de TEJO - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top