Ni ĝojas prezenti al vi la novajn Komitatanojn B de TEJO por la mandato 2020-2022!
Luana França (Brazilo)
Nicolas Kasolene (Demokrata Respubliko de Kongo)
Alexandre Raymond (Francio/Brazilo)
Robert Nielsen (Irlando)
Michael Boris Mandirola (Italio/Francio)
Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.
Ni havis 5 lokojn por Komitatanoj B kaj ĝuste 5 kandidatiĝoj validaj alvenis. La baloto ne okazis kaj ĉiuj kandidatoj estis alelektitaj. Por tiu ĉi decido, diskutis la Estraro kun la Elekta Komisiono.
Bonan laboron al la novaj Komitatanoj B!
Kiom bona renovigo! Cxiam bonas ke aperu novajn visagxojn! Mi sopiras vidi Mandirola kiel prezidanto de UEA!
GRATULOJN & BONDEZIROJN.
Profesoro Corsetti antau nelonge videe prelegis pril la elephanto en la chambro por chiuj esperantistoj, t.e. ‘La angla lingvo kaj Esperanto’ https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title
Kiajn impresojn vi havas pri la koncerna parolado au alternative, kaj ech pli grave lau mi, kian aliron TEJO prezentu al la mondo dum via mandat-tempo (2020 – 2021) pri la lingvo de Shekspiro kiel la nuna universala lingvo? Parenteze, la parolado de Renato pri i.a. iuj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, Prezidento Roosevelt (FDR) kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en ‘Esperanto sub la suda kruco’ surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post kelkaj monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malavare donis permeson ghin lauplache utiligi. Jen, do, la ikonrompa parolado en angla traduko. https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity
Jen ankau, vortigita meze de la dua mondmilito, ‘The Gift of a Common Tongue’ de Churchill en kiu li laudegas grandajn sukcesojn de ne nur milita alianco inter Britio kaj Usono sed ankau kvazau profete anoncas i.a. pri estontaj imperioj:
‘…let us go forward in malice to none and good will to all. Such plans offer far better prizes than taking away other people’s provinces or lands or grinding them down in exploitation. The empires of the future are the empires of the mind’
https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/
Mia samtema artikolo, samtema en tiu senco ke samkiel Renato mi kontrauas uzadon de la angla lingvo en la rolo de universala lingvo, aperis hodiau sur pagho 27 de SENNACIULO: ‘Prezidentoj Trump & Xi negocas pri la korporacia angla lingvo’. Por reliefigi kunlaboron inter Churchill kaj Roosevelt rilate al projekto nomita La Baza Angla http://ogden.basic-english.org/ eta enkonduko mia polemike defias jene meze de nia milito kontrau viruso:
XI JINPING DECLARES WAR ON CHINGLISH OVER CHURCHILL & ROOSEVELT COLLUDING ON BABY KILLING
kaj ankau ligas al tiu fama parolado de la brita estro che Universitato Harvard 1943.
Koincide, eldonejo F V Lorenz konfirmis ke samtema sed duoble pli longa artikolo mia aperos en Almanako Lorenz 2020
Amike
Paulo
Membro de Societo Zamenhof. UEA komitatano A. Gastiganto de Pasporta Servo. SATano. Diplomita Cseh-instruisto. Dumviva membro de Aŭstralia EsperantoAsocio. Eksa membro de Bahaa Esperanto-Ligo