Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Lanĉiĝis la nova retejo de Amikumu

La nova retejo de Amikumu ĵus lanĉiĝis.
Ĝi disponeblas en Esperanto, en la angla kaj en la hispana. La teamo baldaŭ komencos traduki la retejon ankaŭ al aliaj lingvoj.

Amikumu estas apo kiu, pere de GPS, helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ĝi estas projekto de la esperanta jutuba stelulo Evildea kaj de la kreinto de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo, Chuck Smith.

Amikumu estos lanĉita en Marto.

Rigardu la lastan ĝisdatigon de Evildea pri la stato de Amikumu (video en la angla, kun Esperanto-subtekstoj):