Home > TEJO tutmonde > Laste, sed ne balaste… JuSKA 2014!

Ariadna García Gutiérrez

Por la tria fojo, la Junulara Sekcio de Kuba Esperanto Asocio, decidis organizi kaj realigi la Nacian Aranĝon de la Kuba Junularo: JuSKA, t.e Junulara Somera Komuna Aranĝo, fondita en 2011. Kion diri pri nia evento se mi fakte estis unu el la ĉefaj organizantoj? Mi informos vin, tamen, pri ties okazaĵoj kaj miaj plej honestaj impresoj pri la etoso kaj kromaj impresoj aŭskultitaj de kelkaj partoprenintoj.

Aliĝis sepdeko da partoprenantoj kaj konkrete partoprenis sesdeko da ili, el la provincoj Havano, Pinar del Río, Camagϋey, Santiago de Cuba, Holguín kaj Guantánamo. Inter la ĉefaj programeroj pripensitaj, troviĝis la Nacia Kunsido de la Junularo, ĉefe por priparoli pri la gejunuloj kaj Esperanto ekde nacia kaj internacia vidpunktoj, pli precize pri la stato de la kuba junulara movado, iliaj motivigoj lerni la lingvon, kaj plej tiklaj faktoj kiuj kelkfoje impulsas ilin forlasi la movadon, temo kiu kunportas nin al unu el la plej grandaj defioj kiuj nuntempe alfrontas la Amerikan Movadon : eblecojn praktike utiligi la lingvon, trovi propran spacon ene de la movado. Tre speciale, surbaze de tio, ni alvenis al gravaj interkonsentoj por trovi pliajn strategiajn solvojn por ke niaj gejunuloj daŭre restu inter ni kaj agu esperante por Esperanto.

Ekde la 9ª kaj gxis la 12ª de oktobro, ni kune festis senhalte, krome kelkaj el niaj junaj membroj ekzameniĝis en la baza kaj meza niveloj, kaj pere de diverstipaj konkuradoj multe pli praktikis la lingvon. La partoprenintoj de la orienta provinco Santiago de Kubo preparis deklamadon koruse, de la konata poemo de Julio Baghy “Estas mi esperantisto”, same okazis flanke de la partoprenintoj de Havano, kiuj prezentis ĉi kaze, kantata koruso de populara kanto de elstara muzikgrupo nomata “Bona Fido”, sub la titolo: “La kulpo”, tradukita kaj adaptita de Maritza Gutiérrez.
Ne mankis banado en la rivero de la feriejo, kiu ebligis agrablan, ne forgeseblan kaj tute unikan etoson por uzi Esperanton, ne nur pere de kantoj, babilado, sed ankaŭ pere de amuzaj komunikaj kaj amikemaj ludoj.

Ekde mia vidpunkto, ni ĉiuj, kiel organiza teamo de la 3ª Junulara Somera Komuna Aranĝo, klopodis oferi al niaj esperantistoj, kaj ĉefe al niaj gejunuloj, ne nur bunta programo, sed familia kaj amikema etoso, pro tio, mi pensas ke ni atingis nian celon. Pejparte el la partoprenintoj restis kontentaj kun la rezultoj, eĉ deziras pli! Certe ni renkontiĝos en Guantánamo, venont´decembre, ekde la 11-14 de decembro.

Tre speciale mi dankas al Carlos Ginarte kaj al Ronald Sánchez, kiuj multege laboris, sendube gravaj pilieroj de nia teamo, kompreneble ankaŭ al la laboristo de la Feriejo “Batalo de Saratoga” kiuj ebligis ĉiumomente nian komfortan restadon en la kampadejo kaj gvidis por sukcesigo de nia evento. Laste sed ne balaste, dankon al vi ĉiuj partoprenintoj, organizintoj kaj kunlaborintoj, sen vi, ne havus sencon organizado de eventoj, eĉ ne nia dediĉo kaj laboremo. Bonvenon al ĉiuj, Kubo kaj sia esperanta movado ĉiam havas siajn brakojn malfermajn por ricevi vin!

One Comment, RSS

  • Julio

    says on:
    lundo lundo 9- 09UTC Decembro 2019 at 19:20

    Sendube Esperanto en Kubo kreskas, bon ŝancon! El Hispanio alia kubano. Bon sukceson.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.