Home > Aliaj > Letero al la nova prezidanto de la EU-parlamento

La EU-parlamento havas novan prezidanton ekde januaro 2017, Antonio Tajani. Lia parolo en la EP plensesio, dirante ke lia kabinetano zorgos ankaŭ pri alfronti la problemojn de lingvaj malplimultoj kaj homoj vivantaj en periferiaj regionoj, optimismigas nin kredi ke la EU-parlamento farantas signifajn plibonigojn en sia laboro por konstrui vere inkluzivan Eŭropon. Kaj ni tuj sendis lin la suban leteron.

La parolon de Antonio Tajani vi povas aŭskulti ĉi-tie.

Mi havas la honoron skribi al Vi nome de TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Antaŭ ĉio, mi ŝatus kapti la oportunon gratuli Vin pri Via nova posteno. Ni esperas ke Vi plenumos fruktodonan mandaton kiu profitigos ĉiujn civitanojn de EU kaj daŭrigos Vian laboron en fortikigi pli demokratian Eŭropon.

Ĉar nia organizo baziĝas pri la avantaĝoj de justa internacia lingvo, ni plene komprenas la gravecon de lingvaj rajtoj en la kunteksto de inkluziva Eŭropa Unio, cele al doni egalajn rajtojn al ĉiuj ĝiaj civitanoj. Ni estas daŭre engaĝitaj en la batalo kontraŭ lingva diskriminacio kaj pledas por la rajtoj de lingvaj malplimultoj aŭdigante iliajn voĉojn, kiam oni parolas pri efekgiva egaleco en internaciaj kuntekstoj. Tion dirite, ni estis neniom malpli ol superĝojaj kiam ni aŭskultis Vian parolon en la EP plensesio. Scii ke via kabinetano estos taskita alfronti la problemojn de lingvaj malplimultoj kaj homoj vivantaj en periferiaj regionoj, optimismigas nin kredi ke la EU-parlamento farantas signifajn plibonigojn en sia laboro por konstrui vere inkluzivan Eŭropon.

En ĉi tiu batalo kontraŭ lingva diskriminacio, ni volas certigi Vin kaj Vian delegitan kabinetanon havos la plenan subtenon de TEJO, organizo kun 78 jaroj da sperto en lingvorilataj temoj. Bonvolu konsideri ke ni estas ĉiam malfermaj al diskuto pri tiaj temoj kaj ni memaktive surtabligos kurantajn situaciojn en kiuj lingvaj rajtoj estas malrespektataj kaj proponos taŭgajn rimedojn.

Ni antaŭĝojas kunkonstrui pli bonan Eŭropon kiu aŭskultu la voĉojn de ĉiuj ĝiaj civitanoj senrigarde je la lingvo kiun oni parolas. Kiel Vi diris, ni ĝojegas je “malfermo de la pordoj de la Eŭropa Parlamento al la civitanoj de Eŭropo tiel ke ni povu havi konstantan diskuton” kaj ni esperas vidi la inviton al dialogo ebligita senrigarde je la lingvo.

Respektoplene,

Michael Boris Mandirola
Prezidanto de TEJO

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.