Se hodiaŭ mem la homaro decidus elekti neŭtralan facilan lingvon por internacia komunikado, kiel Esperanto, kaj oni eklernus ĝin, post 2/3 jaroj ĉiuj homoj en la mondo komprenus unu la alian.
Bedaŭrinde tio ne okazus pro manko de homaj rimedoj, ĉar necesus amaso da homoj kun pli da nivelo kiu instruus aŭ diversmaniere helpus lerni la lingvon. Kaj fakte tio okazas jam antaŭ nia nazo: multege da interesiĝantoj kaj eklernantoj forlasas la lingvon pro solec-sento.
Esperanto estas socia fenomeno, tial ni bezonas homon por esti en kontakto kun la novuloj -kaj nenovuloj- kiuj aperas. Tial por konstraŭstari la nuntempan situacion ni kreis programon de lingva mentorado por homa kontaktigo, kiu konsistas en centra loko kie ricevi petojn el la tuta mondo el homoj kiuj volas helpon por lerni la lingvon helpe de homoj kiuj scias pli ol ili.
Mentoro estas homo kiu estas instru-gvidanto, tio signifas ke ĝi ne nepre devas instrui la lingvon, sed subteni la lernanton, respondi eblajn lingvajn/kulturajn/movadajn kaj akompani dum la lernad-procezo. Kaj ĉi tiel malmultaj homoj dediĉante malmulte da tempo povas batali kontraŭ unu el la plej gravaj problemoj de nia movado: la malfacila kresk-adaptigeblo (scalable).
Kiel iĝi lingva mentoro?
La solaj kondiĉoj estas havi minimume mezan nivelon kaj aktive partopreni. Ni krome provizos rimedojn por plenumi vian rolon. Ni do invitas vin plenigi la aliĝilon por novaj lingvaj mentoroj.
Kiel ricevi la helpon de mentoro
Sendepende de via nivelo (nula, baza aŭ meza) vi rajtas peti helpon de lingva mentoro plenigante la jenan formularon.
Se vi aktivas en organizo, vi povas reklami en via retejo ĉi tiun senpagan servon por la lokanoj kiuj interesiĝas pri la lingvo.
Por demandoj bonvolu kontakti tejo PUNKTO esperanto ĈE tejo.org