Malferma alvoko | Iĝu Komitatano B de TEJO

La 1-a de junio 2026 estos oficiĝtago de novaj komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatanoj B de TEJO, kiuj oficos ekde junio 2026 ĝis majo 2028.

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO, kaj kundecidas pri gravaj okazaĵoj de la organizo. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la Komitato. 

Kiel komitatanoj B rajtas kandidatiĝi individuaj membroj de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jarojn la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝos 36-jaraĝaj (aŭ pli) – do naskiĝintaj inter la 1-a de junio 1992 kaj la 31-a de majo 2008.

TEJO povas havi 13 komitatanojn B en 2026 (1 por ĉiu komencita cento da individuaj membroj). Post la oficiĝtago, en la Komitato restos 8 komitatanoj B jam elektitaj je pasintaj oficiĝtagoj, do elekteblaj por nova oficperiodo estas pliaj 5. 

Kiel kandidatiĝi

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
  • sinprezenton kiu enhavu biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2026 el minimume du landoj

La nomoj kaj la sinprezentoj de validaj kandidatoj estos anoncitaj en la retpaĝo de TEJO kaj rekte al individuaj membroj.

Memoru subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta. Aldone memoru, ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 1-an de majo 2026 (inklude). Uzu la jenajn adresojn:

Paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Retpoŝte: kandidatigxoj@tejo.org

Por pliaj informoj, bonvolu legi la Reglamenton.

Libera sesio “Komitato 101: kiel funkcias la Komitato de TEJO?”

Ĉu vi volas kontribui al la evoluo de nia movado, sed ankoraŭ ne certas kiel funkcias la rolo de komitatano? Ne timu! 

La 18-an de aprilo, inter 13-14 UTC, ni organizos liberan sesion “Komitato 101: kiel funkcias la Komitato de TEJO?”, por helpi vin kompreni la taskojn kaj respondecojn de komitatanoj. La ligilo al la Zoom-ĉambro estas tie ĉi:

Do, eĉ se vi ne havas multan sperton, via energio, viaj ideoj kaj via engaĝiĝo estas tre bonvenaj.

Kandidatiĝu kaj estu parto de la ŝanĝo!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top