Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo! | Malferma alvoko

Pasporta Servo, la tutmonda adresaro de esperantistaj gastigantoj, denove aperos en 2026 en libreta formo, kaj ni bezonas vian helpon!

Ekde 1974, Pasporta Servo konektas vojaĝemulojn kun gastigemuloj en pli ol mil urboj kaj montras ne nur la tutmondecon de Esperanto, sed ankaŭ ĝian praktikan utilon kiel internacia pontlingvo. Ĝi transformiĝis de libro en unu el la plej efikaj kaj konkretaj propagandiloj pri Esperanto kiel tutmonda lingvo kun vivanta komunumo. 

Mapo de landoj kie estas gastigantoj de Pasporta Servo.

Ĝis la 1-a de aprilo 2026, estas registritaj 2463 gastigantoj el 121 landoj, kiuj kune ofertas gastigadon en 1797 urboj tutmonde.

La lasta eldono kiel libreto aperis en 2017. Pasis longa tempo ekde tiam, kaj naŭ jarojn poste, TEJO, kunlabore kun UEA, preparas novan eldonon de la libro, kiu aperos ĉi-jare. Tamen, por ke Pasporta Servo iĝu vere bonkvalita servo por ĉiuj uzantoj, ni kalkulas je la subteno de tutmonda reto de helpantoj, kaj vi povas iĝi parto de tiu tutmonda reto!

TEJO serĉas landajn organizantojn por multaj landoj en la reto!

Kion vi faros?

Landaj organizantoj estas volontulaj helpantoj, kiuj kontrolas la ĝustecon kaj aktualecon de datumoj de gastigantoj de ĉiu lando reprezentata en Pasporta Servo. Kiel landa organizanto, vi helpos fari la libron pli bonkvalita certigante, ke adresoj estas en la ĝusta formato laŭ via lando, telefonnumeroj kaj retadresoj funkcias, kaj ĉiuj, kiuj aperas kiel gastigantoj en via lando, efektive povas kaj pretas gastigi. 

Dum la procezo, vi kontaktiĝos kun samideanoj el via lando, aŭ per retpoŝto, telefono aŭ aliaj kanaloj, por konfirmi, ke iliaj adresoj, kontaktinformoj, kaj aliaj kondiĉoj de ilia loĝado estas ĝustaj. Vi ankaŭ povas konvinki samlandanojn, kiuj ankoraŭ ne estas gastigantoj, ke ili ekgastigu per Pasporta Servo. Tio estas bonega maniero por konatiĝi kun viaj samlandanoj kaj certigi, ke via lando estas bone reprezentata en nia internacia reto!

Ĉar ĝi estas volontula laboro, la taskojn vi faros, kompreneble, laŭ via disponeblo. 

Ni serĉas landajn organizantojn por ĉiuj landoj en la mondo, en kiuj estas almenaŭ unu gastiganto en Pasporta Servo, sed ni prioritate bezonas homojn el ĉi tiuj landoj: 

Altprioritataj landoj

(Kiuj, pro la alta kvanto da gastigantoj registritaj, minimume 20, kaj/aŭ manko da landaj organizantoj, urĝe bezonas atenton)

  • Argentino
  • Aŭstralio
  • Brazilo
  • Bulgario
  • Ĉinio
  • Danio
  • Francio
  • Germanio
  • Hispanio
  • Irano
  • Japanio
  • Kanado
  • Kubo
  • Meksiko
  • Norvegio
  • Pakistano
  • Pollando
  • Sud-Koreio
  • Turkio
  • Ukrainio
  • Usono

Aliaj prioritataj landoj

  • Alĝerio
  • Aŭstrio
  • Barato
  • Belgio
  • Belorusio
  • Benino
  • Britio
  • Burundo
  • Ĉilio
  • Finnlando
  • Ganao
  • Indonezio
  • Israelo
  • Kenjo
  • DR Kongo
  • Kostariko
  • Kroatio
  • Latvio
  • Madagaskaro
  • Nepalo
  • Niĝerio
  • Novzelando
  • Portugalio
  • Rumanio
  • Rusio
  • Senegalo
  • Serbio
  • Slovakio
  • Slovenio
  • Sud-Afriko
  • Tajvano
  • Togolando
  • Ugando
  • Venezuelo

Se vi vidas vian landon en la listo (aŭ eĉ se vi ne vidas ĝin) kaj interesiĝas iĝi landa organizanto, aŭ se vi havas demandojn pri nia laboro, ne hezitu kandidatiĝi skribe al saluton@pasportaservo.org. Vi ankaŭ eĉ povas kandidatiĝi kiel landa organizanto por aliaj landoj, ekzemple landoj, pri kiuj vi havas bonan konon aŭ kies lokajn samideanojn vi konas. 

Ne estas strikta limdato por kandidatiĝi, sed ni petas vin anonci vin kiel eble plej baldaŭ, prefere ĝis la 19-a de aprilo (dimanĉo), por povi komenci la kunlaboron kiel eble plej frue!

Pliaj informoj troviĝas en la retpaĝaro de Pasporta Servo.

Ni antaŭĝojas kaj antaŭdankas vian kunlaboron!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top