Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO

n

La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 EUR po trejnado) kaj malferma al homoj el la tuta mondo.

nnnn

Kia estos la trejnado?

nnnn

Ĝi okazos per la platformo Zoom, kun daŭro de minimume unu horo. Male ol prelegoj, en kiuj nur unu homo parolas kaj la aliaj aŭskultas, trejnadoj estas interagaj sesioj en kiuj oni instruas pri praktitkaj temoj (vidu sube la tabelon, kiu montras pli da detaloj pri tio). Vi povas proponi trejnadon pri ajna temo, sed ni preparis liston de temoj kiel sugesto. La trejnadmaterialo produktita de vi eventuale povus esti afiŝita en la jutuba kanalo de TEJO aŭ en la TEJO-akademio.

nnnn

La listo de sugestitaj temoj estas:

nnnn

  • Mastrumado de projektoj;
  • Eksteraj/publikaj rilatoj;
  • Kreado de edukaj materialoj;
  • Registrado de video kaj sono;
  • Redaktado kaj muntado de video kaj sono;
  • Disvolviĝa psikologio, psikologiaj tipoj;
  • Publika parolado;
  • Teama laboro;
  • Uzado de genera AI;

nnnn

Se vi interesiĝas, plenumu la jenan formularon ĝis la 15-a de septembro.

nnnn

Trejnado vs Tradicia edukado

nnnn

Aspekto Trejnado por plenkreskuloj (Andragogio) Tradicia edukado kaj prelegoj (Pedagogio)
Motivado Interna (profesia kresko, persona intereso) Ekstera (ekzamenoj, notoj)
Rolo de la partoprenanto Aktiva, kontribuas per spertoj Pasiva, ĉefe aŭskultas
Enhava aliro Praktika, tuj aplikebla en laboro Teoria
Metodoj Diskutoj, kazesploroj, simuladoj Prelego, notoj, ripeto
Fokuso Solvado de realaj problemoj Kompreno de faktoj kaj konceptoj
Spertoj Uzataj kiel rimedoj por lerni Malofte konsiderataj
Fleksebleco Alta, adaptita al bezonoj de plenkreskuloj Malalta, sekvas fiksitan programon

n

The post Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

n

3 komentoj pri “Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO”

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top