La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 EUR po trejnado) kaj malferma al homoj el la tuta mondo.
Kia estos la trejnado?
Ĝi okazos per la platformo Zoom, kun daŭro de minimume unu horo. Male ol prelegoj, en kiuj nur unu homo parolas kaj la aliaj aŭskultas, trejnadoj estas interagaj sesioj en kiuj oni instruas pri praktitkaj temoj (vidu sube la tabelon, kiu montras pli da detaloj pri tio). Vi povas proponi trejnadon pri ajna temo, sed ni preparis liston de temoj kiel sugesto. La trejnadmaterialo produktita de vi eventuale povus esti afiŝita en la jutuba kanalo de TEJO aŭ en la TEJO-akademio.
La listo de sugestitaj temoj estas:
- Mastrumado de projektoj;
- Eksteraj/publikaj rilatoj;
- Kreado de edukaj materialoj;
- Registrado de video kaj sono;
- Redaktado kaj muntado de video kaj sono;
- Disvolviĝa psikologio, psikologiaj tipoj;
- Publika parolado;
- Teama laboro;
- Uzado de genera AI;
Se vi interesiĝas, plenumu la jenan formularon ĝis la 15-a de septembro.
Trejnado vs Tradicia edukado
| Aspekto | Trejnado por plenkreskuloj (Andragogio) | Tradicia edukado kaj prelegoj (Pedagogio) |
| Motivado | Interna (profesia kresko, persona intereso) | Ekstera (ekzamenoj, notoj) |
| Rolo de la partoprenanto | Aktiva, kontribuas per spertoj | Pasiva, ĉefe aŭskultas |
| Enhava aliro | Praktika, tuj aplikebla en laboro | Teoria |
| Metodoj | Diskutoj, kazesploroj, simuladoj | Prelego, notoj, ripeto |
| Fokuso | Solvado de realaj problemoj | Kompreno de faktoj kaj konceptoj |
| Spertoj | Uzataj kiel rimedoj por lerni | Malofte konsiderataj |
| Fleksebleco | Alta, adaptita al bezonoj de plenkreskuloj | Malalta, sekvas fiksitan programon |