
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2026-2027. La elektitoj enoficiĝos la 1-an de septembro 2026 kaj finos sian mandaton la 31-an de aŭgusto 2027.
La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Novaj estraranoj estos elektitaj kadre de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto.
Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2026 naskita inter la 1-a de septembro 1991 kaj la 31-a de aŭgusto 2008. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.
Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. Inter eblaj fakoj troviĝas: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado, Scienco, Kongresoj, Landa kaj Faka Agado, Informado, Adoleska Agado, Egaleco, Teĥnologio, Universitata Agado, Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj, Patronoj.
Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj. Ni forte instigas kandidatiĝojn por oficistaj roloj (Prezidanto, Vicprezidanto, Ĝenerala Sekretario kaj Kasisto), kiuj estas esencaj por la organizo, ĉefe nun sen oficistoj.
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de junio 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj rekomendletero de individua membro de TEJO. Rekandidatiĝo de estrarano konsistas minimume el vivresumo kaj motiviĝletero. En via kandidatiĝo, bonvolu indiki la fakojn, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.
Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke la komisiono mem povu kontakti la eblan kandidaton.
La Elekta Komisiono de TEJO estas ankaŭ kontaktebla en Telegramo:
- Lucía M. Fernández Barrera: @lucifdez17
- Adam Zylka: @adamzylka

