Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala”

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnadon Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos ekde la 12-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 18-a de oktobro 2021 (forirotago) en Bratislavo, Slovakio.

Ni serĉas 2 trejnistojn/faciligantojn:

La 2 trejnistoj:

Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu trejnisto ricevos 600 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la TK kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la TK.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la trejnan kurson kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al spyros@tejo.org antaŭ lundo, la 6-a de septembro 2021.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.