Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Malferma alvoko: TEJO dungas grafikiston.

TEJO bezonas dungi grafikiston, kiu laboru po kvar monatoj: de la 1-a de septembro 2016 ĝis la 31-a de decembro 2016. Surbaze de la plenumita laboro kaj de la necesoj de TEJO, estos konsiderata la ebleco je pludungado por la posta jaro.

Ĉiu ricevos monatan salajron je 1537,20€ por plentempa laboro (38 horoj semajne), laŭ prefero de la kandidatoj eblus aranĝi ankaŭ duontempan laboron. Ĉiu oficisto laboru ĉefe hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Ĉu vi estas interesita?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 26-a de aŭgusto kun vivresumo, motivletero kaj rekomendletero al tejooficejo@gmail.com kun titolo “Oficisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ĝin, resendu vian mesaĝon al tejooficejo@gmail.com.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

Pli specifaj kondiĉoj estos pri la unuopaj postenoj.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.


Ĝeneralaj taskoj:

-Logotipo por Landaj Sekcioj

-Emblemo por la Eūropa-Afrika projekto

-Emblemo/faldfolioj/afiŝoj por la IJK en Afriko

-Desegnoj por novaj TEJO t-ĉemizoj (TEJO/kontakto/Esperanto)

-Grafikaĵoj por papera libro de Pasporta Servo

-Domstilo de TEJO

*Kandidatoj al grafikisto devas sendi ankaū ligilon al sia verkaro.