Malferma Invito por individuaj membroj de TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO. La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj tutmondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj.

Esti KER-ano signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. KER-anoj agadas en kerna agadspaco por alporti nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitiko, al neesperantistaj junularaj spacoj. KER-anoj rolas en TEJO konatiĝante kun aliaj organizoj kaj parolante pri eventualaj komunaj kunlaboradoj aŭ projektoj, aŭ prezentante neformale Esperanton al aliaj homoj, adaptiĝante al la celgrupo. Aliflanke, KER-anoj kontribuas al la diskutoj kiuj okazas rete aŭ ĉeeste, foje verkante dokumentojn aŭ reagante en forumoj. Tiel ni kunportas nian kontribuon pri la temoj pri kiuj ni spertas.

Gravas ke esperantistoj ne restu izolitaj parolante pri lingvaj rajtoj kaj politiko nur inter si mem: Esperanto strebas al la tuta homaro kaj ne nur al ni!

KER estas malferma al junuloj kiuj estas individuaj membroj de TEJO ( do kiuj aĝas inter 18 kaj 35 jarojn), ideale kun altnivelaj konoj de Esperanto kaj la angla. La aliĝo temas pri volontula aktivisma engaĝiĝo por la daŭro de tiu ĉi kaj la venonta KER-mandato (ekde la 1-a de junio 2026 ĝis la 31-a de aŭgusto 2027). Kiel KER-ano, vi certe lernos memstare labori kaj akompanate povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciataj temoj. La oportunoj kaj respondecoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.

Ekzemploj de viaj oportunoj kaj respondecoj estas:

  • Esti trejnata kaj enkondukata al diversaj internaciaj junularaj organizoj kun kiuj TEJO kunlaboradas, por via kapabligo kaj la certigo de elstara kaj utila efiko de via agado kiel TEJO-reprezentanto;
  • Informiĝi pri oportunoj kaj novaĵoj de internaciaj junularaj organizoj kaj Naciaj Junularaj Konsilioj, restante en rekta kontakto kun la internacia junulara movado;
  • Kontribui en la diskutoj kaj la oficialaj pozicioj de TEJO rigarde al tutmondaj okazaĵoj, kaj antaŭenigi rezoluciojn kaj mociojn por oficialigi niajn decidojn;
  • Reprezenti TEJO-n ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj de diversaj organizoj kaj partneraj institucioj;
  • Kunlaboradi kun la Interŝanĝgrupa koalicio (anglalingve: Exchange Group) de Internaciaj Junularaj Organizoj, en kiu TEJO anas, por plifortigi nian pozicion rilate la temojn, kiujn ni pritraktas kaj pri kiuj ni laboras, nome la antaŭenigo de interkulturaj interŝanĝoj, moviĝeblaj spertoj, neformala edukado, volontulado kaj junulara laboro;
  • Kunlaboradi kun aliaj internaciaj esperantistaj organizoj, kiel UEA (Universala Esperanto-Asocio) aŭ ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), por antaŭenigi komunajn agadojn por la plifortigo de la valoroj de nia movado ene de diversaj institucioj, kiel Unuiĝintaj Nacioj.

Tion dirite, por aliĝi al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, bonvole plenigu la jenan enketilon.

Se vi havas aldonajn dubojn aŭ demandojn, ne hezitu skribi al Ana Ribeiro, estrarano de TEJO respondeca pri la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, je ana@tejo.org.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top