Home > Aliaj > Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Manuela Burghelea!

El kiu lando vi estas?

Mi devenas de Rumanio, sed mi taksas min mondcivitanino.

Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo en Nederlando?

Esperanto estas mia ĉefa ŝatokupo ekde kiam mi eklernis ĝin, en 2015, kaj mi tre ĝojas ke mi nun povas labori per ĝi en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?

Mi pleje respondecas pri eksteraj rilatoj en TEJO.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?

Mi studis lingvojn kaj interkulturan mediacion. Krom la studado, mi volontulis en pluraj asocioj kaj tradukis. Nuntempe, mi estas editoro kaj administranto ĉe Tutmondaj Voĉoj, por la rumanlingva sekcio.

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi faris civitan servadon (volontuladon) ĉe Esperanto-Kultur-Centro, en Tuluzo (Francio), kaj mi ankaŭ agadis en esperanto-asocioj de Brazilo, pli ekzakte en Rio de Janeiro kaj San Paŭlo.

Kion vi ŝatus gajni kaj lerni de via volontulado?

Mi esperas ke mia nuna EVS-volontulado ebligos min lerni pli pri la funkciado de la junulara esperantista movado kaj engaĝiĝi en internaciaj projektoj, ankaŭ for de Esperantujo.

Kion signifas por vi esti esperantisto?

Laŭ mi, por povi nomi sin esperantisto, ne sufiĉas scipovi esperanton, sed agadi por interkompreno inter la homoj kaj por la solvo de la lingvo-problemo. Indas legi ”Estas mi esperantisto” de Julio Baghy por pripensi kaj malkovri ĉu oni estas aŭ ne vera esperantisto.

8 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.