Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO serĉas EVS-volontulon!

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. EVS estas malferma al junaj kandidatoj kiuj aĝas pli ol 18 jaroj kaj kies aĝo ne superas 30 jarojn. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

Pro nunaj bezonoj, TEJO bonvenigas ĉefe dezegnistojn, sed ne nur. La ideala kandidato:

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

La volontulo eklaboros septembre 2016 dum unu jaro. Li/Ŝi ricevos volontulajn poŝmonon kaj manĝmonon kadre de EVS kiu nun egalas al preskaŭ 126 eŭroj semajne.

Kandidatoj sendu retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:

La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 27-a de junio. Do, ne maltrafu la ŝancon!

Grave:

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo oni povas akcepti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponas de volontulaj vizoj kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por laborpermeso, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per oficejo@tejo.org.

Fot. Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA