Home > Malfermaj alvokoj > Ni serĉas faciligantojn por seminario pri demokratio

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Esplorante Demokration – Junuloj revigligas niajn demokratiojn post-pandemio’. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al demokratio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pri demokratiaj strukturoj kaj politikoj por junularoj, kiel tiuj estos formitaj en la post-pandemia realeco kaj la rolo de junularoj en ili kiel tutmondaj civitanoj;
  • Produkti deklaron de junuloj pri la redifinita rolo de junularo en demokratiaj post-pandemiaj sistemoj;
  • Povigi kaj ligi niajn junajn partoprenantojn kun politikofarantoj por ke ili povu iniciati kaj okupiĝi pri politikaj diskutoj kaj disvastigi la rezultojn de la unua agado kaj la deklaracio al la loka, regiona, nacia kaj internacia nivelo.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj produktu deklaracion pri la redifinita rolo de junularoj rilate al demokratio kaj tutmonda civitaneco post-pandemio.

La seminario okazos inter merkredo 13-a de aprilo (alventago) ĝis lundo 18-a de aprilo (forirotago; sed vi povas foriri ankaŭ la 19an kune kun la partoprenantoj de IJF) en Piani di Luzza, Udine, Italio. La labortajoj de seminario estas 14-17 aprilo 2022.

Ni serĉas 2 esperantistojn faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadoj kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj pri tutmonda civitaneco de junuloj kaj demokratio;
  • Kun la kapablo labori en Esperanto.

La 2 faciligantoj:

  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la seminario;
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la seminario al la projekt-teamo, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Estas 4 labortagoj, kun 6-6,5 horoj da livero tage por esti distribuitaj inter la faciligantoj. La faciligantoj estos subtenataj de TEJO-oficisto kaj TEJO-volontulo dum la tuta procezo. Tamen, ili estos la ĉefaj respondeculoj pri la enhavo, dezajnante ĝin kaj liverante ĝin, kaj ili havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj de la partoprenantoj kaj siaj propraj kapabloj.

La kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu faciliganto ricevos 500 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la seminario kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la seminario.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la seminarion kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al spyros@tejo.org antaŭ vendredo, la 25-a de februaro 2022.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.