Home > Aliaj > Ni serĉas kunordiganton de la volontuloj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos kunordiganton de la volontuloj por la nova jaro. Ĉu temas pri vi?

La Centra Oficejo en Roterdamo estas komuna oficejo de TEJO kaj UEA. En ĝi laboras ĉefe oficistoj de UEA, kaj ambaŭ organizoj ricevas volontulojn per la programo EVS (Eŭropa Volontula Servo) financita pere de Erasmus+. TEJO serĉas por la surloka subteno kaj kunordigado de la volontuloj talentan, junan kaj entuziasman homon.

Ideale vi bone konas kaj la organizojn kaj la Centran Oficejon mem. Vi havas mem spertojn kiel eksterlandano en nova lando kaj povas subteni junajn volontulojn dum ilia volontulado. Ideala kandidato nepre havu bonan scipovon de Esperanto kaj estu preta enkonduki ne-esperantistojn en Esperanta medio. Vi ricevos salajron, interkonsentita kun flekseblaj horoj (ĝis 20 horoj monate).

 

Nia kunordiganto de la volontuloj zorgos pri:

  • Bonvenigo de la novaj volontuloj surloke
  • Kunordigo kun la Ĝenerala Direktoro, la estraro de TEJO kaj la oficistoj de la Centra Oficejo pri la taskoj de la volontuloj
  • Superrigardo de la labortempo kaj feritagoj de la volontuloj
  • Kunordigo kun la oficistoj de TEJO de la EVS-programo kaj certigo ke la kondiĉoj estas plenumitaj
  • Zorgado de la surlokaj bezonoj, kiel loĝejo kaj similaj nepraĵoj
  • Kunordigado de la mentoroj
  • Laŭbezone organizo de lingvaj, teĥnikaj, aŭ aliaj kursoj
  • Enkonduko en kutimaj laboriloj, kiel ekz. Trello, Slack kaj WordPress 

La ideala kandidato aldone:

  • bone konu la movadon
  • parolu la nederlandan
  • konu la nederlandajn kutimojn kaj leĝojn, aŭ pretu spertiĝi pri relevantaj temoj
  • havu novajn ideojn kaj ŝatu realigi ilin


Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 15-a de marto kun vivresumo kaj motiviĝletero (rekomendletero estas ankaŭ bonvena) al talento@tejo.org kun titolo “Kunordiganto de la volontuloj”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonvolu resendi vian mesaĝon al info@tejo.org

La kandidatiĝoj ricevitaj estos reviziitaj laŭ la alveno ĝis la trovo de taŭga kandidato.
La elektita kandidato estos komence dungita por du monatoj kaj poste estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.