Home > Teamo > Ariel (Komunikisto)
Ariel (Komunikisto)
Oficisto pri Komunikado

funkcio

Oficisto pri Komunikado

naskiĝjaro

1987

loĝloko

Italio, sed ofte ankaŭ Berlino.

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi laboras en plurmedia komunikado, reklamado kaj arto.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Nuntempe mi membras en TEJO.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi laboras por TEJO ekde januaro 2017. Antaŭe mi helpis kun la komunikado de CET – Centro Esperanto di Torino.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Unuflanke kaj ĝenerale, uzi Esperanton por fari ĉion, kion oni faras per lingvoj. Aliflanke, kultivi la idealojn de Esperanto en si mem, klopodi havi bonajn rilatojn kun aliaj homoj kaj uzi la lingvon por fari ion pozitivan.