Home > Teamo > Catherine Neilson (Kejti)
Catherine Neilson (Kejti)
Ĝenerala Sekretario

funkcio

Ĝenerala Sekretario

naskiĝjaro

1998

loĝloko

Durham, Norda Karolino, Usono

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas sciencisto. Mi prizorgas musojn en laboratorio. Mi estas patrino kaj elspezas multe da tempo kun mia juna filo kaj mia familio.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

TEJO/UEA, USEJ/E-USA

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi nun estas estrarano en ambaŭ la estraroj de USEJ kaj TEJO. Mi estis partoprenanto en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) la pasintaj tri jaroj. Mi ankaŭ foje partoprenas en mia loka klubo.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi planas subteni la estraron, kaj TEJOn mem per organizado. Mi celas subteni la movadon per mia rolo en TEJO.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Laŭ mi, la vorto “esperantisto” difinas sin mem. Esperantisto estas iu kiu esperas. Ni esperas al pli bona mondo. Havi la eblecon komuniki estas la unua paŝo al tio.