Home > Teamo > Javier Ramos Nistal
Javier Ramos Nistal
Komisiito pri Merkatiko

El kiu lando vi estas?

Mi estas el Kubo, pli specife el Havano.

Kial vi decidis iĝi Komisiito pri Merkatiko?

Ĉar mi zorgas pri informado ĉe la nacia estraro de Kuba Esperanto-Asocio, merkatiko estas iom pli ampleksa kampo sed multe rilatas al informado, varbado, eksteraj rilatoj pri kiuj mi iom spertas. Krome bezonatas iom da dezegnaj kaj grafikaj agantoj pri kio mi profesie spertas. Mi decidis pli internaciskale aktivi ĉefe pro mia pli ofta/bona retaliro!

Pri kio vi okupiĝas en via eksterEsperantuja vivo?

Mi diplomiĝis kiel Instruisto sed mi laboras nuntempe kiel apotekisto. Krome mi studas geografion (3a jaro).

Kiel vi ŝatus kontribui al la Esperanta movado?

Mi ŝatus kontribui kiel eble plej profesie kaj serioze. Foje gvidantoj estas malrespondecaj certe mi ne ŝatus esti tia. Mi esperas dediĉi parton de mia tempo al grupaj celoj, reta videbligo, infografioj, bilda prezento, vikipedio, aktualigo de informoj, ktp.

Kion signifas por vi esti esperantisto?

Mi multe fieras kiam oni nomas min “esperantisto” ĉar tio estas granda honoro ĉefe se la signifo de esperantisto estas kontraŭa al la poemo “Estas mi esperantisto”. Esti esperantisto ankaŭ signifas labori por komuna celo sed ankaŭ ĝui kaj lerni, profiti je nia bunta komunumo! Fakte mi tre ŝatas la frazon de Baghy “Esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon.”