Home > Teamo > Karina Oliveira
Karina Oliveira
Estrarano

funkcio

Estrarano

naskiĝjaro

1991

loĝloko

Busano, Sud-Koreio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi intruas la portugalan en universitato kaj doktoriĝas pri Lingvistiko

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

BEJO, BEL, TEJO, UEA, ILEI

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi aktivis dum multaj jaroj en EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), faris prelegojn en diversaj brazilaj esperantaj kongresoj kaj estis volontulo en la bienlernejo Bona Espero; mi same ĉiam aktivis en mia universitato (USP – Universitato de San-Paŭlo), kaj dum la lastaj du jaroj ĉefe koncentriĝis pri la junulara movado en Brazilo kiel estrarano de BEJO. Mi estras (kun Marcionilo) la teamon de la kurso de Esperanto por parolantoj de la portugala en Duolingo kaj partoprenis en la studado pri Interlingvistiko kaj Instruistra Trejnado en Poznano (Pollando).
Mia magistriĝo temis pri la fonologio de Esperanto, do, mi havas ankaŭ sciencajn artikolojn kiuj pritraktas Esperanton publikigitaj en lingvistikaj revuoj.

kion vi planas fari en TEJO?

Ĉefe labori pri universitata agado kaj ĝenerale provi esti utila estrarano laŭ la ĝeneralaj bezonoj de la organizo.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Havi iun ilon por provi plibonigi la socion en kiu mi vivas.