Home > Teamo > Koffitchè Koufionou
Koffitchè Koufionou
Estrarano

funkcio

Estrarano

naskiĝjaro

1990

loĝloko

Mi loĝas en Lomeo, ĉefurbo de Togolando.

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Ekster Esperantujo, mi laboras kiel filmtradukisto, mi studis anglan kaj spertiĝis en Afrika literaturo. Mi estas ankaŭ poeto kaj verkas ankaŭ kelkfoje. Mi havas Facebook-paĝon “Kouf d’été officiel : la poésie” tie vi povos legi miajn poemojn.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de TEJO, de UTE, Kaj Jote.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

-ekde 2009 mi estis membro de organiza teamo de TEK(Togolanda esperanta kongreso)
– en 2013 mi iĝis estrarano(sekretario) de JOTE(togolanda junulara sekcio) dum 4 jaroj.
-en 2015 la mi estis en la organizteamo de la 6-a AKE en Togolando
-MI iĝis en la.sama jaro komitatano A de tejo por togolando.
– mi kreis universitatan klubon nomita STELOMEO et kiu mi gvidis kursojn al gestudentoj de lomea universitato en januaro 2016,

– En 2016, mi kunlaboris kun la estraro de tejo kaj kelkaj komisiitoj por kunplani la 73-an ijk (dum la junulara kapabligo en Benino) kiu okazis en 2017 en togolando, kaj mi estis la prezidanto de la loka organizteamo.
-en 2017 ni kunorganizis la 73-an ijk en Aneho.

kion vi planas fari en TEJO?

En TEJO mi intencas plifortigi la kontinentajn (en Afriko) junularajn sekciojn. Mi emas reprezenti TEJOn en afrikaj esperantaj eventoj.
Mi planas varbi membrojn por TEJO kaj konigi Esperanton al neesperantistojn.
Ankaŭ per la novaj spertoj dum mia estraraniĝo, mi uzos ilin por antaŭenigi niajn komunan agadon.