Home > Aktualaĵoj > Daŭripoveca teamo bezonata

Ĉu ankaŭ vi havas zorgojn pri la klimatkrizo kaj interesiĝas pri ekologiaj kaj daŭripovecaj temoj?

TEJO kunvokas teamon por krei Daŭripovecan Planon por la organizo!
Kiel nia organizo mezuru la daŭripovecon de siaj agadoj? Kiel ni plibonigu ĝin? Ni bezonas vian helpon! Alskribu dauripova@tejo.org por aliĝi al nia teamo aŭ se vi havas ajnajn demandojn; aŭ aliĝu al la Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/uWsK6MqSeBViMzZk

La daŭripoveca teamo kunlaboros kun la laborgrupo pri Tutmonda Egaleco. Ni ankaŭ bezonas aktivulojn por ĉi tiu teamo! Se gravas al vi egaleco inter homoj de diversaj devenlandoj, devenkulturoj kaj ekonomiaj ebloj, aliĝu. Skribu al tutmonda.egaleco@tejo.org aŭ aliĝu al la Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUB0mYQJRoT-nYX5yGQ

Bonvenas aktivuloj de ĉiuj genroj, mondpartoj, kapabloj kaj talentoj! Ni aparte kuraĝigas aliĝon de homoj, kiuj konsideras sin malavantaĝitaj el genra, geografia, etna, handikapeca, aŭ alia vidpunkto.
Ne estas minimuma aĝo por partopreni, ni ankaŭ bonvenigas kontribuojn de adoleskuloj! Bonvenas sed ne nepras sperto pri daŭripovaj temoj, kaj vi povos dediĉi tiom da tempo, kiom vi mem volas kaj povas.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.