Home > Aktualaĵoj > Eblas nun voĉdoni por novaj komitatanoj B

En junio 2022 elektiĝos komitatanoj B por dujara mandato. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉar TEJO fine de 2021 havis 944 individuajn membrojn, eblus elekti ĝis 10 komitatanojn B.
La voĉdono okazos de la 5-a ĝis la 20-a de majo 2022, kaj voĉdoni rajtas ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Naŭ membroj kandidatiĝis, kaj ili mem sendis priskribojn, kiujn vi povas legi sube:

Ana Maria da Costa Ribeiro:
“Mi nomiĝas Ana Ribeiro, mi venas el Brazilo kaj nuntempe loĝas en Germanio. Mi aktivas en TEJO ekde 2014 kaj jam okupis diversajn postenojn ene de la organizo kiel komitatano, komisiito kaj membro de Elekta Komisiono. Mi volas iĝi komitatano B de TEJO ĉar mi kredas ke mi povas porti al la komitato unikan vidpunkton de persono kiu spertis la movadon diversmaniere kaj diverskontinente. Mi esperas je via subteno.”

Hans Becklin:
“Hans Eric BECKLIN: Usonano naskita en 1992. Nuntempe komitatano kaj membro de la elekta komisiono kaj en TEJO kaj en UEA. Ĉefreprezentanto de TEJO ĉe UN en Novjorko. Estrarano de ESF. Regule prelegas, esploras, kaj verkas pri Esperanto, atentante aparte ĝiajn kulturajn kaj historiajn flankojn. Instruisto kaj tradukisto. Membro de la Akademio de Esperanto, la revizia teamo de PIV, kaj la stabo de NASK.
Celoj: lingva perfektigo de la esperantistaro, klerigado pri la Esperanta kulturo, kaj la kreado de finance kaj administre stabila internacia tegmento por la tuta juna esperantistaro.”

Jack Monaghan:
“Mi eklernis esperanton en 2016, kaj nuntempe inter 2021 kaj 2022 mi volontulas ĉe la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo (EKC), kie mi okupiĝas pri la traduko kaj verkado de retpaĝoj kaj artikoloj de Esperanto al la Franca. Mi faciligis kunsidojn, tradukis poemon, verkis rubrikojn por ĉiuj semajno radioelsendo, kaj kunordigis eventojn por SEMEO (la semajno de Esperanto en Tuluzo). Mi havas denaskan anglan nivelon, C1 en la franca oficiale agnoskata, A2 en la nederlanda neoficiale, kaj planas trapasi la C1 KER-ekzamenon en junio.”

Jeanne Grimaud:
“Post magistro pri kulturo kaj komunikado, mi esperantiĝis kadre de volontulado ĉe la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, kiu enkondukis min al nia movado sed ankaŭ agadigis min por la Bjalistoka Esperanto-Societo. Kiel volontulino, mi partoprenis diversajn eŭropajn projektojn (pri volontulado kaj reta edukado), trejnadojn, kaj retajn eventojn (kiel RETOSOIJK 2021). Gravis al mi daŭrigi mian aktivadon fine de la volontulado. Mi do komencis instrui Esperanton, kaj aliĝis al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj. Mi kontribuas al la laborgrupo por ĝisdatigi la lingvo-poziciojn de TEJO, kaj mi celas plejpartoprenigi membrojn en tiu procedo kaj ĝenerale en nia organizo.”

Jonathan Loïc Schneider:
“Mia sindono al Esperanto estas tutkora. Ĝi estas mankanta ero al la civitaneca konstruado en onia nuntempa socio. Tial gravegas al mi, ke nia afero vivas en nia epoko. Investi je modernaj rimedoj por farigi Esperanton kiel indan investeblon, anstataŭ donaceblo, estas mia prioritato.”

Matheus Gamito Do Nascimento:
“Mi ekkonis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ 6 jaroj kaj ekde tiam la intereso pri la universala lingvo estas unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de mia personeco.
Dum ĉirkaŭ 2 jaroj, inter 2018 kaj 2019, kiam mi loĝis en la interno de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, mi estis respondeca pri organizado de renkontiĝoj de Esperanto-junularo en la urbo.
En la sama tempo, kiam KAREJO, junulara Esperanto-organizo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro (de Brazilo), decidis dividi la ŝtaton en diversajn partojn por ne koncentri niajn agojn nur en la ĉefurbo, ankaŭ mi estis komisiita organizi projektojn. en la norda parto de la ŝtato, kie mi antaŭe loĝis.
Mi nun revenis al la ĉefurbo kaj pensas pri manieroj organizi la E-junularon en la ŝtato, kune kun la aliaj membroj de Karejo, kaj ankaŭ esti pli proksime al la E-junulara movado en Brazilo entute per agado ene de BEJO.”

Patricio Agustín Iglesias
“Argentina finvenkisto, kiu sentas, ke tradiciaj asocioj estas ege fermitaj. La nombro “22” estas laŭ platrivera/rioplata kulturo “la frenezulo”, do tiun jaron ni freneziĝos kaj kreos novan, elirantan Esperantujon, kiu ne timos erari por kreski!
Mi havas kelkajn proponojn, kompreneble por taksi kun la Komitato kaj komisionoj:

  • Unuhora hispanlingva enkonduko al Esperanto.
  • La mandarena Duolingo-kurso baldaŭ estos inaŭgurita. Ni devas festi kaj traduki almenaŭ 3 paĝojn de TEJO.org!
  • Vendado de la CO: Demandi al estraranoj/komitatanoj de UEA pri avantaĝoj/malavantaĝoj por la junularo.
  • Pli da laboro kun neeŭropaj internaciaj organizaĵoj (ekz. Merkosudo).
  • Duobligi la sekvantaro de TEJO-linkedinkonto.”

Snehaja Venkatesh:
“Mi estas Snehaĝa Venkateŝ el Bengaluro,Barato. Malgraŭ ke estas multaj esperantistoj en mia lando, la movado ne estas forta. Sed, dank’ al la interreto, mi povis ekkoni kelkajn esperantistojn de multaj landoj. La retaj agadoj de TEJO kunigas junulojn kiel mi, kiuj ne povas vojaĝi sed interesiĝas esti parto de la komunumo. Kiel Komitatano B , mi ŝatos reprezenti tiajn individuojn en ka komitato de TEJO. Pro mia intereso en scienckomunikado, mi ŝatos pensi pri aliaj manieroj krom la prelegserio por popularigi sciencajn konversaciojn en Esperanto.”

Wilson Foo Yu Kang:
“En 2014, kun Ray kaj Frank, mi re-fondis la Asocion de nia lando. Poste, iompostiome interesigis niajn partoprenantojn.
Mi poŝtas aktive en la Sudorientazia Junulara Discord grupo. Mi 2 foje kondukis ludadon de mia elektronika ludo en KS kaj IJK kaj prezentis rete pri kreado de poŝtelefonaj ludoj.
Mi aliĝis en la Internacia Jurista Esperanto Asocio.
Mi volas kontribui pli en la fakoj de programado, leĝo kaj konto. Ankaŭ, mia sperto en eta movado en malgranda sudorientazia insulo helpos min pli bone reprezenti individuajn membrojn.”

Komitatanoj B estas elektitaj de la individuaj membroj de TEJO. Ĉiu individua membro ricevas retpoŝte instrukciojn por voĉdoni por siaj preferataj kandidatoj.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.