Home > Aktualaĵoj > Mesaĝo de TEJO okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21-an de februaro estas la tago kiun elektis Unesko por konsciigi pri la graveco de niaj lingvoj denaskaj, memore al porlingvaj studentaj manifestacioj en Bengalio. Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) substrekas la valoron edukan, kulturan, identecan, komunikan kaj socian de denaskaj lingvoj, kadre de demokratiaj kaj daŭripovaj socioj.

Manko de konsidero pri la denaskaj lingvoj de civitanoj estas ofte subtaksata misrespekto de Homaj Rajtoj, precipe de niaj rajtoj je Kulturo kaj Edukado, kaj ankaŭ estas grava barilo al demokratia partopreno en la komuna regado de niaj socioj. Malrespekto al iu lingvo ne efikas nur sur la lingvon mem sed ankaŭ sur la vivkondiĉojn de ties parolantoj. Samkiel haŭtkoloron, sekson, devenlokon, aŭ originan naciecon, denaskan lingvon oni ne elektas sed ricevas, tial diskriminacio surbaze de lingva konsidero estu konsiderata samrange kiel alitipaj mistraktoj.

Tial, konsciigi kaj agadi por valorigi niajn lingvojn kaj ilian liberan, daŭripovan uzadon estas konstanta klopodo de la Esperanto-movado, interalie de TEJO. Tiucele, TEJO konstante realigas iniciatiojn partnere kun diversaj aliaj internaciaj organizoj kiuj antaŭeniras similajn principojn. El tiuj iniciatoj, tiuj subtenitaj de Konsilio de Eŭropo (KdE) estis aparte sukcesaj. Daŭrigante tiun strebon, TEJO en siaj agadplanoj por 2022 planas reokazigi tiajn eventojn pri demokratio, precipe pri la rolo de la junularo kaj lingvoj. Ni ankaŭ reverkadas niajn poziciojn rilate lingvopolitikon kaj lingvan diskriminacion.

Fine, TEJO ankaŭ daŭre alvokas al individuoj kaj organizoj tra la tuta mondo, ke ili kunagadu por batali kontraŭ lingvobazita diskriminacio kaj fortigi la pozicion de la Gepatra Lingvo kiel instrumenton por konstrui pli bonan socion surbaze de demokratio kaj socia justeco.

Tiuteme:

Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022: https://uea.org/gk/1019

Prilingvaj artikoloj en la Esperanta versio de Tutmondaj Voĉoj: https://eo.globalvoices.org/-/topics/language/

One Comment, RSS

  • Julio

    says on:
    20/02/22 at 18:38

    Ho, la gepatra lingvo estas ĝojo, ĝi estas trezoro, kiun ni ĉiuj havas, kiun oni devas zorgi kun amo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.